Attributes | Values |
---|
rdfs:label
| |
rdfs:comment
| - thumb|right|200px|Henrik Adamson Hendrik ADAMSON (naskiĝis en 1891, mortis en 1946) estis estona popollerneja instruisto. Li multe verkis en la estona lingvo. Ĉirkaŭ la jaro 1930 Adamson fariĝis esperantisto. Lia ĉefa verko estas la originala romano Aŭli, pri la vivo de malgranda knabo. Multaj el liaj poemoj publikiĝis en la revuo Literatura Mondo, Informoj de Estona Esperanta Asocio, Malgranda revuo, Norda prismo kaj en la Poem-antologio "Dekdu Poetoj" aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas la poezion de Adamson tiel:
|
dcterms:subject
| |
dbkwik:resource/hH4kJb1V3dOqjGlIa-d1SQ==
| - Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto 1934
|
dbkwik:esperanto/p...iPageUsesTemplate
| |
dbkwik:resource/-e9CGERsK40uKHmLKh42xw==
| - Adamson Hendrik, estono, instruisto. Nask. 24 sept. 1891. Estona poeto kaj verkisto kun intime elegia humoro, granda reaga sentemo al la krudeco de l'vivrealaĵo. Ekde 1932 li verkas poemojn ankaŭ en E. Liaj poemoj aperis plejparte en L.M. Li verkas recenzojn en la estonaj Informoj.
|
dbkwik:resource/R-6szkrf9PcZ3B_tqkec8A==
| |
abstract
| - thumb|right|200px|Henrik Adamson Hendrik ADAMSON (naskiĝis en 1891, mortis en 1946) estis estona popollerneja instruisto. Li multe verkis en la estona lingvo. Ĉirkaŭ la jaro 1930 Adamson fariĝis esperantisto. Lia ĉefa verko estas la originala romano Aŭli, pri la vivo de malgranda knabo. Multaj el liaj poemoj publikiĝis en la revuo Literatura Mondo, Informoj de Estona Esperanta Asocio, Malgranda revuo, Norda prismo kaj en la Poem-antologio "Dekdu Poetoj" aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas la poezion de Adamson tiel: "Rezignacio je l' prema sorto diktas al li poemojn korŝirajn en sia simpleco. Legu la vesperkanton! Nenio povus pli koncize kaj efekte sentigi la senesperecon de homvivo, ol tiu ĉi tradente zumata kanzono kun sia bohema facileco. Pri la eternaj homaj maljustaĵoj plendas la poeto kun malespera rezigno, jen kun profeta ektondro, jen kun amara ironio. Sed li povas rifuĝi de tiuj amaraj bildoj; al tia rifuĝo ni dankas liajn ampoemojn, kies gamo varias inter milde adora voĉkareso kaj la blanka ardo de erotiko solviĝanta en ĝojalarma feliĉo. Kaj jen lia rifuĝo al la naturo. En liaj naturbildoj magie susuras, trilas, zumas la plej sonoraj sonimitoj, la tuta riĉa eblo de la lingvo. Vere oni povas diri, ke ĉi tie la lingvo jam estas ne nur instrumento, sed ankaŭ la temo mem. Li preskaŭ ebriiĝas de la esprimpovo de l' lingvo kaj plezuras pri ĝi kvazaŭ diboĉe. kaj se lia ironiemo enmiksas ĝin ankaŭ ĉi tie, el tio rezultas io tute speciale groteska ("aŭtunamburoj", ia frapante interesa grimaco." En 1961 (1962) aperis samizdata poemaro Hejmlando En 1967 aperis lia poemaro Vesperkanto ĉe la eldonejo de J. Régulo.
|