La Fluganta Spageta Monstro estas la Dio de la religio nomata "FlugantSpagetMonstrismo" aŭ "Pastofarismo" (Flying Spaghetti Monsterism aŭ pastafarianism angle). Bobby Henderson komencis Flugantspagetmonstrismon interrete kiel religian satiron, ĉar regiona estraro de edukado en Kansaso (Usona ŝtato) decidis, ke dum la leciono pri biologio, la teorion de evoluado oni nur instruu kune kun tiu de "Inteligenta Dezajno". Pro tio Henderson sendis oficialan leteron al la Kansasa estraro de edukado. En la letero li skribis, ke ankaŭ la "Fluganta Spageta Monstro" devos esti instruita en la lernejo. Li ankaŭ "pruvis" en la letero, ke la "Fluganta Spageta Monstro" estas almenaŭ tiel bona teorio pri la komenco de la universo kiel tiu de inteligenta desegno.
La Fluganta Spageta Monstro estas la Dio de la religio nomata "FlugantSpagetMonstrismo" aŭ "Pastofarismo" (Flying Spaghetti Monsterism aŭ pastafarianism angle). Bobby Henderson komencis Flugantspagetmonstrismon interrete kiel religian satiron, ĉar regiona estraro de edukado en Kansaso (Usona ŝtato) decidis, ke dum la leciono pri biologio, la teorion de evoluado oni nur instruu kune kun tiu de "Inteligenta Dezajno". Pro tio Henderson sendis oficialan leteron al la Kansasa estraro de edukado. En la letero li skribis, ke ankaŭ la "Fluganta Spageta Monstro" devos esti instruita en la lernejo. Li ankaŭ "pruvis" en la letero, ke la "Fluganta Spageta Monstro" estas almenaŭ tiel bona teorio pri la komenco de la universo kiel tiu de inteligenta desegno. Esence, la "pruvoj" de Henderson paralelas kaj tiel celas moki la argumentojn de la proparolantoj de inteligenta desegno kaj kreismo. 300px|right