| Attributes | Values |
|---|
| rdfs:label
| - Internacia Junulara Semajno
|
| rdfs:comment
| - La Internacia Junulara Semajno, mallongigite IJS, hungare Nemzetközi Ifjúsági Eszperantó Fesztivál estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), kaj unu el la plej grandaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo. Ekde la ekesto de IJS dufoje okazis, ke Hungario gastigis IJK-n: en 1999 en Veszprém kaj en 2008 en Szombathely (esperantigite: Sabatejo). Ĉar en ambaŭ kazoj la anoj de HEJ okazigis IJK-n, pro praktikaj kialoj ili ne okazigis IJS-n en tiuj jaroj.
|
| dcterms:subject
| |
| Periodo
| |
| dbkwik:esperanto/p...iPageUsesTemplate
| |
| dbkwik:resource/Dh_-QU2DDJyM6va-RrdX7w==
| |
| dbkwik:resource/HJhUjvzrexGWaxsuUASuzw==
| |
| dbkwik:resource/KU9TGKYtX7L0U1EwnQd1SQ==
| |
| dbkwik:resource/LCRJOOF1ap8bVxLt6VGWuQ==
| - Internacia Junulara Semajno
|
| dbkwik:resource/PhCQYsZ_GDv1c6ZNw7H6xA==
| |
| dbkwik:resource/SSxzCYjkjZgRkfYrEDV9oA==
| - Junularo kaj junaj familioj
|
| dbkwik:resource/fRmQ5eIUvw8BV9MBo4HTzw==
| |
| dbkwik:resource/j9PrYroGST_gWZCVusNicA==
| |
| abstract
| - La Internacia Junulara Semajno, mallongigite IJS, hungare Nemzetközi Ifjúsági Eszperantó Fesztivál estas la plej granda ĉiujara, internacia renkontiĝo de la Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), kaj unu el la plej grandaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en la mondo. Kutime ĝi okazas en julio aŭ komence de aŭgusto, ĝi daŭras dum unu semajno kaj havas 100-150 partoprenantojn; la renkontiĝo okazas en malsama urbo de Hungario ĉiujare. Ĝenerale la duono de la partoprenantaro konsistas el eksterlandanoj, kiuj alvenas el 10-20 Eŭropaj landoj kaj el kelkaj landoj ekster Eŭropo. La unua IJS okazis en 1987 por festi la centjaran jubileon de la unua eldonita Esperanto-lernolibro. En tiu jaro la meza litero de la mallongigo IJS indikis Jubilea. La renkontiĝo donas eblon al la partoprenantoj uzi Esperanton en medio ekster lingvokurso, kaj per ĝi ekkoni unu la alian kaj Hungarion, pli specife la gastigan urbon kaj regionon. La programo de la renkontiĝo konsistas el diversaj prelegoj kaj aliaj distraĵoj: sporta tago, balo, ekskursoj ene de la urbo kaj al la vizitindaĵoj de la regiono, plaĝumado, lingvokursoj (de Esperanto, de la hungara lingvo por la eksterlandanoj, kaj foje de aliaj lingvoj). Kelkajn programerojn la partoprenantoj proponas kaj plenumas. Unu el la plej ŝatataj programeroj estas la tradicia akvobatalo, kie la partoprenantoj kaj la urbaj fajrobrigadistoj batalas unu kontraŭ la alia. Ekde la ekesto de IJS dufoje okazis, ke Hungario gastigis IJK-n: en 1999 en Veszprém kaj en 2008 en Szombathely (esperantigite: Sabatejo). Ĉar en ambaŭ kazoj la anoj de HEJ okazigis IJK-n, pro praktikaj kialoj ili ne okazigis IJS-n en tiuj jaroj.
|