About: dbkwik:resource/SmuCPQIIew8Ncthyu2-nng==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Fabrizio Pennacchietti
rdfs:comment
  • Fabrizio PENNACCHIETTI [faBRICcjo pennakKJETti] (naskita la 14-an de decembro 1938 en Torino) estas itala filologo kaj esperantisto. Lia laborkampo estas semida filologio. Pennacchietti studis ĉe la Beletra Fakultato en Torino kaj "Scuola Orientale" de la universitato de Romo. Tie li doktoriĝis en 1963 per disertacio pri semida lingvistiko. Li plustudis semidistikon ĉe la universitato de München. En novembro 1969 li ricevis instru-oficon pri Semida Filologio ĉe la universitatoj de Torino kaj de Venecio. De 1969 ĝis 1974 li deĵoris kiel ĝenerala sekretario de la Iraka-Itala Instituto pri Arkeologio en Bagdado. En januaro 1976 li estis nomumita eksterorda profesoro pri hebreaj lingvo kaj literaturo ĉe la universitato de Venecio. En novembro 1979 li estis vokita kiel orda profesoro pri semida
dcterms:subject
abstract
  • Fabrizio PENNACCHIETTI [faBRICcjo pennakKJETti] (naskita la 14-an de decembro 1938 en Torino) estas itala filologo kaj esperantisto. Lia laborkampo estas semida filologio. Pennacchietti studis ĉe la Beletra Fakultato en Torino kaj "Scuola Orientale" de la universitato de Romo. Tie li doktoriĝis en 1963 per disertacio pri semida lingvistiko. Li plustudis semidistikon ĉe la universitato de München. En novembro 1969 li ricevis instru-oficon pri Semida Filologio ĉe la universitatoj de Torino kaj de Venecio. De 1969 ĝis 1974 li deĵoris kiel ĝenerala sekretario de la Iraka-Itala Instituto pri Arkeologio en Bagdado. En januaro 1976 li estis nomumita eksterorda profesoro pri hebreaj lingvo kaj literaturo ĉe la universitato de Venecio. En novembro 1979 li estis vokita kiel orda profesoro pri semida filologio al la universitato de Torino. Li estis ĉefredaktoro de la scienca revuo "Oriens Antiquus" (Romo) de 1977 al 1981. Li estas prezidanto de la instrufako pri orientaj lingvoj kaj literaturoj ĉe la Beletra kaj Filozofia Fakultato kaj membro de la komisiono por la projekto "Erasmus" de la sama fakultato. Li estas membro de "Istituto per l'Oriente" (Romo) kaj de la "Società Italiana di Glottologia". Pennacchietti estas esperantisto kaj estis membro de la Akademio de Esperanto. Li estas membro de Akademio Comenius, fonda membro de AIS, ties multjara senatano kaj ekde 2008 prezidanto. (Parto de la ĉi-supra biografieto estas el ISD.)
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software