About: dbkwik:resource/SzM5UTxyCYV5J3PjSVcNhA==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Fademo
rdfs:comment
  • rightFademo estas fundamenta vorto. Jen la enskribo sur p. 37: десятина (klarigo en malnova rusa ortografio) - desatin' (2400 kvadrataj fademoj). Ĉar la malnova rusa areo-mezuro desatino egalas al kvadrataj 2400 "сажень" (saŝen), ni tuj komprenas, ke per fademo Zamenhof tradukas la longo-mezuron saŝen. Do oni kontrolu sur p. 176, kie ni tuj trovas ĝin. Sed, ho ve, kion oni legas: сажень - klaft' Ĉu fademoj estas klaftoj? La malmultaj indikoj en RE ne helpas plu. Klafto eniris tra la Meza Vortaro Esperanto-Germana (MV de 1889) en la Universalan Vortaron (UV 1893) de la Fundamento (1905):
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • rightFademo estas fundamenta vorto. Jen la enskribo sur p. 37: десятина (klarigo en malnova rusa ortografio) - desatin' (2400 kvadrataj fademoj). Ĉar la malnova rusa areo-mezuro desatino egalas al kvadrataj 2400 "сажень" (saŝen), ni tuj komprenas, ke per fademo Zamenhof tradukas la longo-mezuron saŝen. Do oni kontrolu sur p. 176, kie ni tuj trovas ĝin. Sed, ho ve, kion oni legas: сажень - klaft' Ĉu fademoj estas klaftoj? La malmultaj indikoj en RE ne helpas plu. Klafto eniris tra la Meza Vortaro Esperanto-Germana (MV de 1889) en la Universalan Vortaron (UV 1893) de la Fundamento (1905): klaft' - toise (russe) | fathom (measure) | Faden, Klafter | сажень | sążeń. Akademiaj Korektoj (AK) ne ekzistas, kvankam la franca traduko pro la aldono de "russe" estas pli mallarĝa ol la angla kaj germana. PIV 2012 difinas ĝin jene: * klaft/o ♜ Malnova mezurunuo de longo aŭ de profundo (angla k germana: 1,83 m; franca: 1,95 m; rusa: 2,13 m): nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo; la infero falis dek mil klaftojn pli profunden. ➞ arŝino, futo. Jen do сажень kaj la transskribo al la pola sążeń, kiuj laŭ UV egalas al germana Faden, Klafter kaj angla fathom. La etimologio de klafto do estas la germana Klafter. Se oni parolas pri mezuro por mara aŭ aliakva profundo oni germane tamen uzis (kaj ankoraŭ uzas) Faden, angle fathom. Laŭ longo la germana Klafter kaj Faden tamen estis egalaj (jen la klarigo en Vikipedio). RE kaj UV do pravas, сажень estas klafto, estas fademo. Fademo estas miks-formo inter la germana Faden (kiu jam donis fadeno [ŝnureto]) kaj la angla fathom, kies m donis fademo. Miksaĵo de la ĝardeno-tipo (jardin + garden). Kiam Zamenhof verkis la difinon pri la desatino li inventis la formon fademo. Kiam li atingis la finon de la alfabeto je -s- kaj notis saŝen, li tamen decidis alimaniere kaj tradukis per klafto, tamen forgesis koherigi la difinon ĉe desatino, lasinte la pli fruan vorton fademo. Pro tiu eta pretervido la preskaŭ forgesita fademo nun povas fieri esti la eble plej malofta esperanta vorto pri ĉiutagaĵo, kiun Zamenhof iam uzis aŭ registris. left|100px He verdulaĉo! Atentu! Tiu ĉi artikolo al neciklopedioj alilingvaj ne ligiĝas. Ligilojn vi kreu! kategorio:artikoloj sen ligiloj
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software