About: L. L. Zamenhof   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

Lazar Ludwik Zamenhof (Eliezer Levi Samenhof) ia nase 15 desembre 1859 en Białystok, Podlachia, Rusia (aora Polsca), e ia mori 14 april 1917 en Warszawa, Polsca. El ia es un otalmolojiste, filolojiste, e la inventor de esperanto, un lingua aidante internasional. El ia fasili ja grande la usa de la lingua ; se linguas madral ia es rusce, polsce e ides, an si el ance ia parla deutx e pos el ia aprende latina, ivri, franses, elinica e engles. El ance ia ave sabe fundal de espaniol e italian.

AttributesValues
rdfs:label
  • L. L. Zamenhof
  • L. L. Zamenhof
  • L. L. Zamenhof
rdfs:comment
  • La kuracisto Ludwik Lejzer ZAMENHOF (naskiĝis la 3-an/15-an de decembro 1859 en Bjalistoko; mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio) estis la iniciatinto de la lingvo Esperanto.
  • Lazar Ludwik Zamenhof (Eliezer Levi Samenhof) ia nase 15 desembre 1859 en Białystok, Podlachia, Rusia (aora Polsca), e ia mori 14 april 1917 en Warszawa, Polsca. El ia es un otalmolojiste, filolojiste, e la inventor de esperanto, un lingua aidante internasional. El ia fasili ja grande la usa de la lingua ; se linguas madral ia es rusce, polsce e ides, an si el ance ia parla deutx e pos el ia aprende latina, ivri, franses, elinica e engles. El ance ia ave sabe fundal de espaniol e italian.
  • Lejzer Ludwik Zamenhof (çeuónimo: doktoro Esperanto; naçío entre'r 3 y er 15'e diçiembre'e 1859 é Białystok, muerto er 14 d'abrí'e 1917), anteh yamao "Er Maehtro", fue'r kreaó'er ehperanto.
imaje
dcterms:subject
dbkwik:resource/hH4kJb1V3dOqjGlIa-d1SQ==
  • Citaĵo el la Enciklopedio de Esperanto 1934
dbkwik:esperanto/p...iPageUsesTemplate
dbkwik:lfn/property/wikiPageUsesTemplate
pais
  • 20(xsd:integer)
wikiquote
  • :eo:Ludoviko Lazaro ZAMENHOF
dbkwik:resource/QHd4Q3UlbAx_3D1u7ctGmQ==
dbkwik:resource/TOjb_TEPfykilm8QOIwOag==
  • 14(xsd:integer)
dbkwik:resource/_E8stUTULd8-Uh6y0SU8VQ==
dbkwik:resource/afQk7LoNPOH1jOp1PlMFWw==
  • Iniciatinto de Esperanto en 1887
dbkwik:resource/gmSQfT6d2dqOWGx99BjEEQ==
  • 15(xsd:integer)
dbkwik:resource/hZsbbysVFoXgARAAIG1cWw==
dbkwik:resource/oq-ZdbtYFHIoAV_BRw4T9A==
  • Verkoj de L. L. Zamenhof
nom
  • Lazar Ludwik Zamenhof
commons
  • Ludwik Lejzer Zamenhof
dbkwik:resource/-e9CGERsK40uKHmLKh42xw==
  • Zamenhof Ludoviko Lazaro: Vivo. Kiu povus pli bone rakonti la vivon de Z, ol li mem? Tial mi ne faros alion, krom kopii leteron, kiun Z sendis al Michaux, prez. de la Bulon­ja Grupo la 21. feb. 1905, kaj kiu ne estas ĝis nun publikigita. „Kara sinjoro - Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tre volonte mi tion ĉi faros, kiom mi povos, sed bedaŭrinde mi povos fari ne tre multe. Jen estas la kaŭzoj: por la estontaj genera­cioj mia biografio eble estos ne sen­interesa, ĉar efektive mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun prezentas unu konstantan kaj senintet­rompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiun reciproke inter­konsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar ne­niam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj. Krom tio mi tre multe da jaroj havis grandajn kaj tre turmentajn klopod­ojn kun la akirado de mia pano kaj tiu ĉi batalado pri la pano tre venenis mian vivon. En la lastaj jaroj mi fine atingis tion, ke pano jam al mi ne mankas; sed ho ve, la longa batalado min tre lacigis, kaj nun, ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi jam sentas min kiel homo 60-jara. Mi naskiĝis en Bialystok la 3/15. de Decembro 1859. Mia patro kaj avo estis instruistoj de lingvo. La homa lingvo estis por mi ĉiam la plej kara objekto el la mondo. Plej multe mi amis tiun lingvon, en kiu mi estis ed­ukata, t. e. la lingvon rusan; mi lern­adis ĝin kun plej granda plezuro; mi revis iam fariĝi granda rusa poeto . Mi kun plezuro lernadis ankaŭ diversajn aliajn lingvojn, sed ili interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike; kaj ĉar mi neniam havis la eblon ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar mi ĉiam legadis nur per la okuloj, sed ne per la buŝo, tial mi libere parolis nur en tri lingvo , la lingvon francan mi legas libere, sed parolas ĝin tre malmulte kaj malbone; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas tamen nur tre mal­multe kaj nur teorie. En mia infaneco mi amis tre pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon; sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke mian amon oni pagas per malamo, ke ekskluzivaj mastroj de tiu lingvo kaj lando nomas sin homoj, kiuj vidas en mi nur senrajtan fremdulon , ĉiuj malamas, mal­estimas kaj premegas miajn fratojn; mi vidis, ke ankaŭ ĉiuj aliaj rasoj loĝantaj en mia urbo sin reciproke ĉiuj malamas kaj persekutas. . . kaj mi multe suferis de tio ĉi, kaj mi komencis revadi pri tia feliĉa tempo, kiam malaperos ĉiuj naciaj malamoj, kiam ekzistos lingvo kaj lando apart­enantaj plenrajte al ĉiuj siaj uzantoj kaj loĝantoj, kiam la homoj ekkom­prenos kaj ekamos unuj la aliajn. En la jaro 1869 mi eniris en la Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj mi devis eliri pro rava malsano ; en 1870 mi eniris denove kaj mi lernis kun grandaj sukcesoj . En 1873 miaj ge­patroj transloĝiĝis Varsovion, kie mia patro ricevis la oficon de instruisto de germana lingvo en la reala gim­nazio. Mi restis 5 monatojn dome por lerni la lingvojn latinan kaj grekan, kaj poste mi eniris en la Varsovian 2-an filologian gimnazion, kiun mi finis en la jaro 1879. Tiam mi for­veturis Moskvon kaj eniris tie en la medicinan fakultaton de la tiea uni­versitato. Miaj Moskvaj kolegoj estis reprezentanto de tre multaj plej div­ersaj rasoj, kaj tio ĉi fortikigis en mi la celadon al unuigita homa fami­lio. Baldaŭ la financa stato de miaj gepatroj fariĝis tre malbona, ili ne povis jam tenadi min en Moskvo, kaj tial en 1881 mi revenis Varsovion, eniris tie en la universitaton, kiun mi finis en la komenco de Januaro 1885. Mi forveturis tiam en la vilaĝon Vejs­eje, por komenci kuracistan prakt­ikon. Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, mi konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro im­presiĝema kaj la suferoj de la mal­sanuloj tro multe min turmentis. Tiam mi rev­enis Varsovion kaj decidis elekti por mi specialecon pli trankvilan, nome la malsanojn de okuloj. Mi laboris en la daŭro de 6 monatoj en la okulista apartaĵo de unu Varsovia malsanulejo, poste mi lernis kelkan tempon en la klinikoj de Vieno kaj en la fino de 1886 mi komencis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam mi konatiĝis kun mia nuna edzino, Klaro Zilbernik el Kov­no . La 9-an de Aŭgusto 1887 mi edziĝis. Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio ĉi donis al mi la eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem miajn unuajn kvar broŝurojn . Baldaŭ poste mi eldonis la „Duan libron“, „Aldonon“, „Neĝan Blovadon“ kaj „Gefratojn“ , Tradukon de „Dua Libro“ kaj „Ald­ono“, Mezan Vortaron Germanan, plenan vortaron rusan, anglan kaj svedan lernolibron, Princinon Mary, Adresaron ktp., kaj mi ankaŭ donis la necesan monon por la eldono de la verkoj de Einstein kaj H. Phillips. Mi ankaŭ donis multajn anoncojn en la gazetoj, dissendis grandan nom­bron da libroj ktp. Esperanto baldaŭ forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formanĝis, ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure mal­grandaj. En la fino de 1889 mi restis sen kopeko! Tre malĝoja estis tiam mia vivo. Mi devis forlasi Varsovion kaj serĉi mian panon en ia alia loko. Mia edzino devis forveturi kun mia infano al sia patro kaj mi veturis en la urbo Ĥerson , kie ne estis okulistoj , kaj kie mi tial esperis trovi panon por mia familio. Sed mia es­pero min terure trompis: miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian farnilion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! Mi simple kaj litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi: tre ofte mi restadis sen tagmanĝo! Nek mia edz­ino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis ŝin, ke estas al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin al mi ktp. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton. Mi estis tiam ankoraŭ tro fiera, por akcepti de iu monan helpon; tamen la malĝojego kaj la insistaj petoj de mia edzino devigis min akcepti monan subtenadon de mia bopatro kaj mi revenis Varsovion, esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone. En Majo 1890 mi revenis Varsovion. Ankaŭ tiun ĉi fojon la espero min trompis. Miaj enspezoj tute ne pligrandiĝadis, miaj ŝuldoj kreskadis. Fine ne havante jam la eblon pli atendi, mi en Oktobro 1893 transloĝ­iĝis kun mia familio en la urbon Grodno. Tie miaj enspezoj estis pli grandaj ol en Varsovio kaj la vivo estis malpli kara. Kvankam ankaŭ en Grodno miaj enspezoj tute ne kov­radis miajn elspezojn kaj mi devis ĉiam ankoraŭ prenadi subtenon de mia bopatro, tamen mi pacience tenis min tie en la daŭro de 4 jaroj. Sed ĉar miaj infanoj pligrandiĝadis kaj postulis pli kostan edukadon kaj la urbo Grodno estas tiel malriĉa, ke okulisto neniam povos tie multe pli­grandigi siajn enspezojn, tiel laŭ la insista deziro de mia bopatro mi en la fino de 1897 decidis denove reveni Varsovion kaj fari tie ĉi la lastan provon. La stato de mia animo estis tiam terura. Mi sentis tre bone, ke tio ĉi estas mia lasta provo, kaj se ĝi ankaŭ nun ne sukcesos al mi, mi estas perdita. En la daŭro de la unua jaro mi preskaŭ freneziĝis de mal­espero. Sed fine, dank' al la lasta streĉo de mia energio, la sorto kom­encis esti por mi pli favora. Baldaŭ mia kuracista praktiko komencis pli kaj pli grandiĝadi kaj jam de la jaro 190l, ĝi estas tiel granda, ke miaj enspezoj tute kovras miajn elpezojn. Mi estas savita. Post multaj jaroj de granda suferado kaj bata­lado mi nun fine ricevis pli trankvilan vivon, kaj havas tute sufiĉan panon por mia familio . Mi loĝas en unu el la plej malriĉaj stratoj de Var­sovio, miaj pacientoj estas nomoj malriĉaj kaj pagas al mi tre malmulte; mi devas akceptadi 30-40 pacientojn ĉiutage, por havi de ili tiom, kiom aliaj kuracistoj havas de 5-10 pacientoj; tamen mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon. Mi havas nun 3 infanojn: unu filon kaj du filinojn. Mi estas tre laca kaj lacigis ankaŭ Vin per mia longega letero Adiaŭ! Via L. L. Zamenhof. Al la supra letero nur malmulto estas aldonenda. La gepatroj de Z nomiĝis Marko kaj Rozalio , lia unua filo, Adamo, naskita en 1888, fariĝis okulisto, kaj anstataŭis sian patron, je la fino de lia vivo, en la domo de la strato Dzika; lia unua filino, naskita en 1889, fariĝ­is kuracistino; lia dua filino, Lidya, naskita en 1904, plej fidele sekvis la vojon de sia patro, instruadante E-n kaj partoprenante la religian mo­vadon Bahaismo. La primitiva formo de E estis preta en la komenco de la vintro 1878 kaj Z kun siaj gimnaziaj koleg­oj aranĝis en sia ĉambreto feston, kiun ili nomis „tago de vivigo de la universala lingvo“. Sed li ne ĉesis prilabori ĝin: nur ĉe la jaro 1881 ni konas tri formojn malsamajn de la lingvo, kaj nur en 1885 li donis al ĝi ĝian definitivan aspekton. Poste li de­vis atendi ankoraŭ du jarojn antaŭ ol trovi eldoneblon. De Nov. 1897 li loĝis en Varsovio, strato Dzika 9, en la malriĉa hebrea kvartalo. Kaj nur en 1905, la unuan fojon post 20 jaroj, li havis la eblon ĝui kelksemajnan libertempon kaj en­treprenis kun sia edzino vojaĝon al la Bulonja kongreso. Poste dank' al la sumoj, kiujn pagadis al li La Re­vuo pro lia konstanta kunlaborado, li povis ĉeesti ĉiujn kongresojn, eĉ tiun de 1910 en Vaŝington . De 1905 ĝis la milito lia vivo fluis trankvile kaj laboreme; la tutan tagon lin okupis lia profesio, nur la vesperon li povis dediĉi al siaj am­baŭ idealoj, internacia lingvo kaj sennacia religio; inter ili du li dividis si­ajn fortojn kaj tempon. Sur la E-kampo, liaj tradukoj aperadis regule, kun ĉiam pli granda sukceso. Klopode al la homunuigado, li pub­likigis en 1906, en Rusujo, anoni­man broŝuron pri „Homaranismo“, titolo per kiu li anstataŭigis „Hilel­ismo“. De Beaufront kritikis ĝin tre akre en „L'Esperantiste“, kaj Z resp­ondis al li, sed ĉiam anonime. En jul. 1911 li prezentis al la Int. Kongreso de Rasoj, en London, memuaron, en kiu li asertis, ke „la intergenta dis­eco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion“. Poste, por povi pli facile defendi siajn ide­ojn, ne kaŭzante malprofiton al la E-a afero, li en 1912, ĉe la Kongreso en Krakovo, rezignis ĉian oficialan rolon en la aferoj de E, kaj eĉ la simplan titolon „Majstro“. Kaj ekde la sek­vanta jaro li publikigis sub sia nomo novan, pli ampleksan eldonon de la antaŭa broŝuro, sub titolo „Deklaracio de Homaranismo“: evidente li volis aludi kaj kompletigi la „Dekla­racion pri Esperantismo“, kiun li vo­ĉigis en Bulonjo. En tiu momento, li ekpensis pri kongreso inter homaran­oj kaj komencis klopodojn pri tio kiam subite eksplodis la milito. Ĝi surprizis Z-on en Köln, survoje al Parizo. Li devis reatingi Varsovion tra Svedujo kaj Finlando. Enfermite en sia urbo pro la batalego, baldaŭ en sia ĉambro pro la malsano, li daŭ­rigis sian nelacigeblan agadon. Li finis la tradukadon de la 4 volumoj de la Andersen-fabeloj, kaj de la tuta Malnova Testamento; samtempe li pretigis cirkuleron, alvokantan kun­venon de intelektuloj, kiu estus pre­paronta ĝeneralan universalan kong­reson por neŭtrale-homa religio; li skizis grandaniman „Alvokon al la Diplomatoj“, publikigotan „post la Granda Milito“. Meze inter tiuj zorg­oj, la morto kaptis lin, la 14 Apr. 1917. Ĝis la fino li restis fidela al tiuj idealoj, kiujn tiel bele esprimas la letero al Michaŭ. Z estis malaltstatura, kun brune­griza barbeto, granda frunto, kaj kalva kapo; li portis pormiopajn ok­ulvitrojn; li misprononcis la siblant­ajn konsonantojn; jam de ĉ. 1900 li suferis je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj. Li estis pedante ordama en la ordinara vivo, naiva en aferoj, timema antaŭ publi­ko, malinklina al ĉiuj oficialaj ceremonioj, nature modesta kaj pacama, li penis mildigi ĉiujn konfliktojn; li havis plej profundan senton pri just­eco: je la 1a kongreso li memorigis en sia malferma parolo pri Schleyer, aŭtoro de Volapük, kies disĉiploj ta­men siatempe akre atakis lin; je la 2a kongreso, li invitigis, pere de Mi­chaŭ, siajn rivalojn, interalie Peano, aŭtoro de „Latino sine flexione“. Sed plej gravaj trajtoj de lia karaktero estas la volo, per kiu li ĉion oferis por siaj idealoj, kaj la pacienca obs­tino, per kiu li laboris por ilia efekti­vigo; cetere tiun volon kaj tiun ob­stinon li ĉerpis el la senmezura amo, kiu puŝis lin alporti, per ĉiuj fortoj de sia korpo kaj spirito, iom da hel­po al tiu fizike kaj morale blindiĝanta homaro. Bibliografio: E. Privat. Vivo de Zamenhof; E. Drezen. Zamen­hof; A. Oberrotman. La lastaj tagoj de Dro L. L. Zamenhof; Wiesen­feld, Galerio de Zamenhofoj; Dro Leono Zamenhof. Biografio de Dro L. L. Zamenhof ; Zamenhof-numero de La Nova Epoko . . G. WARINGHIEN. Zamenhof Ludoviko Lazaro: Verkaro.''' La verkoj de Z dividiĝas en tri ka­tegorioj: 1e la prilingvaj verkoj; 2e la tradukoj; 3e la originalaĵoj. 1e) En la prilingvaj verkoj rimar­kindaj estas unue la prudento kaj to­leremo de Z. La natura emo de el­pensinto al arta lingvo estas plej det­ale elmontri ĉiujn flankojn de sia elpensaĵo tiel faris Schleyer, provizan­te sian Volapükon per kompleta gra­matiko kaj dika vortaro. Male Z liveris unue nur la minimumon, 16-­regulan gramatikon kaj 917-radikan vortareton: „lasante ĉion alian al li­bera iom-post-ioma ellaboriĝado.“ Ĉi­am li evitis aldoni al la primitiva fundamento novajn devigojn; li timis ĉiujn troajn precizigojn, kiuj fariĝus katenoj. Preskaŭ sur ĉiu paĝo de Lingvaj Respondoj oni trovas la saman ideon: „nur la uzo iom post iom ellaboros definitivajn reg­ulojn. . . Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. . . Ni ne de­vas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur ka­tenus. . . En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni neniam malut­ilon, kial ni devus senbezone nin mal­liberigi?. . . Se grandampleksan vor­taregon ni volus pretigi teorie kaj „en rapideco“, ni tre danĝere enkatenigus nian lingvon. . . ktp.“ Sed tiu toleremo estis ebla, nur ĉar la bazoj de la lingvo estis firmig­itaj kontraŭ ĉia ŝancelo. Tion li atin­gis, havigante karakteron de netuŝ­ebleco al la tri verkoj Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro, kiun li kolektis en l905 sub titolo de „Fundamento de E“. Por ke iu ajn lingvo povu regule kreski kaj disvolviĝadi estas necese, ke enestu en ĝi ia potenca inertforto, kiu konservas al la plej granda parto de la lingvo oportunan senŝanĝon kaj stabilon, nepran kondiĉon por interkompreniĝado. En la naturaj lingvoj, tiun inertforton prezentas la jarcenta tradicio. En E, kie tia ne ekzistis, Z anstataŭigis ĝin per la Fundamen­to, kun sia karaktero de „dogma“ netuŝebleco. Tiu lingva tabuo estas, post la kreado mem de E, plej genia elpenso de Z. Ĝi certigis al ĝi sen­riskan evolupovon kaj ebligis al Z tre libere proponi kaj uzi novajn vort­ojn , el kiuj la plimulto estis poste registrita en la Oficialaj Aldonoj. 2e) La tradukoj prezentas en la verkaro de Z la plej ampleksan par­ton kaj mi diros eĉ la plej gravan. Lia unua traduko ĉar ĝi ne estis siatempe eldonita libroforme, ne hav­is grandan influon. Sed la dua: „Hamleto de Ŝekspir“, kiun li publikigis en la „Biblioteko de la L. I. E“ renkontis senkomparan sukces­on kaj pli efikis por la propagando de la lingvo, ol ĉiuj plej lertaj teoriaj admonoj. Li pruvis la movon marŝante: certe la publikigo de Hamle­to ludis gravan rolon en la batalo pri reformoj kaj multe helpis al la venko de la konservativuloj. Bedaŭrinde diversaj cirkonstancoj malhelpis lin daŭrigi tiun fekundan laboron, kaj nur ekde 1906 la fondo de la Revuo fare de Carlo Bourlet donis al li la eblon rekomenci sisteman tradukon de gravaj literaturaj verkoj. Oni miras antaŭ la nombro da tiaj trad­ukoj aperintaj en la jaroj 1907-08: verŝajne kelkaj el ili estis jam pretaj de antaŭe kaj atendis nur eldonebl­econ. Sed tamen lia rapideco estas eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga labortago, oni dubos, kiel li tradukis verse la kvin aktojn de Ifigenio en Taŭrido en la daŭro de 4 monatoj . Cetere tiu rapideco ne estis sen malutilo: liaj tradukoj suf­eras precipe pro du difektoj: unue ili estas ne tre ĝustaj, en kelkaj lokoj eĉ ne mankas kontraŭsencoj ; due ili ne ĉiam estis ŝirmitaj kontraŭ la invado de nacilingvaj idiotismoj . Sed oni devas konfesi, ke tiujn difektojn klarigas ankaŭ aliaj kaŭzoj: unue la metodo de Z, kiu neniam celis ekzaktan „kabin­etan“ tradukon, sed ĉiam preferis la pli vivan, pli rektan dirmanieron ; due la stato de la lingvo, ankoraŭ juna kaj malriĉa, kiu ne ebligis red­oni ĉiujn nacilingvaĵojn per trafa kaj int. esprimo. Tamen kia ajn estas la absoluta valoro de tiuj tradukoj, estas klare, ke ilia valoro rilate al la lingva evoluo estas grandega. Efektive ili pruvis al la kontraŭdirantoj, ke „E povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo“; ili kontribuis al la riĉiĝado de la vortaro pro la neceso redoni kelkfoje subtilajn idenu­ancojn de beletraj ĉefverkoj; ili helpis al la ellaboriĝado de la lingvo, dev­igante al penado por en tiu aŭ alia maniero nepre traduki tiajn esprim­ojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi“; ili progresigis E-n al „kres­kanta elasteco“ kaj fleksebleco, mem­origante, „ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontr­aktoj, sed ankaŭ por la vivo“ ; fine ili stabiligis kaj fiksis la lingvon, prez­entante multegan kvanton de kunmet­aĵoj, vortkonstruoj, metaforoj kaj proverboj, komunan trezoron da pretigitaj difinitaj parolturnoj, kiujn leks­ikologoj zorge kolektis en la En­ciklopedia Vortaro kaj en la Plena Vortaro, kaj kiujn aŭtoroj uzadas por la pli granda unuigo kaj ko­hero de la lingvo. Oni vidas, do, ke oni ne troigus la rolon de la Z-aj trad­ukoj dirante, ke sen ili E ne ekzistus: ĝi estus pala teoria fantomo, kiel Ido aŭ Occidental. Per siaj gramatikaj kaj vortaraj verkoj Z estis konstru­inta la skeleton de la lingvo, sed nur dank' al sia persista traduko, li vestis tiun ostaron per sukplena, sangriĉa, brilkolora karno. La animon cetere ni serĉu ĉe la originalaj verkoj. 3e) La originalaĵoj konsistas ĉefe el antaŭparoloj al liaj diversaj verkoj, el traktaĵoj kaj el paroladoj. Du pecoj havas apartan gravecon: la traktajo pri „Esenco kaj Estonteco de la ideo de lingvo interna­cia“ kaj la kolekto de la Kongr­esaj Paroladoj. Oni trovas en la unua profundecon de penso, potencon de logiko, klaron de saĝo, kiuj donas al tiu libreto eksterkutiman valoron por klerigado. Ĝi estas verko klasika, en la plej forta kaj laŭda senco de la vorto. La Paroladoj estis, kvankam oficialaĵoj, plej intime pripensitaj kaj plej skrupule redaktataj; Z penis enfermi en ilin ĉiujn siajn konvinkojn kaj esperojn, sian hom-amon kaj di-respekton. Celante „efiki sur la sentojn“ pli ol sur la spiritojn, en tiu granda „korekscita religia“ festo, kiel li imagis la Kongr­esojn, li provis esti la Predikanto „sub la verda standardo“. De la unua parolado en Bulonjo ĝis la lasta en Krakovo, ĉie oni sentas la entuzias­mon de la kredanto, la idealismon de la majstro, la sindonemon de la homo. Li aspektas al ni kiel alia pli humana Moseo, gvidanta, admonanta kaj konsolanta sian popolon trans ĉiuj malhelpoj de la vojo. Se mankas al li la kapabloj de granda oratoro, li tuŝas nin eĉ pli profunde per la simpleco de la stilo kaj la sincereco de la tono. Kiu volos posedi ĝustan bildon de Z, li prenu tiujn du mal­grandajn librojn, la Esencon kaj la Paroladojn, lian tutan intel­igenton kaj lian tutan koron. Ambaŭ estas el la nombro de tiuj nemultaj verkoj, kiuj honorigas la homaron. Unua libro ĉe Kelter, Varsovio 1887; E-a traduko de la antaŭparolo en F. K. kaj O. V.­- Dua libro. En esperanto. Ĉe Kel­ter, Varsovio 1888. Antaŭparolo repr­esita en O. V.; ekzercaro represita sub titolo „Dua ekzercaro“ ĉe A. Paolet, 1921.­Aldono al la Dua Libro. ĉe Kelter, Varsovio 1889: fotografa reproduktaĵo, Centra Oficejo, Parizo 1925; represita en O. V. ­Plena Vortaro Rusa-Intern­acia ĉe Kelter, Varsovio 1899. Represita de Kelter 1910. - Meza Vortaro Internacia-Germ­ana ĉe Kelter, Varsovio 1889. Ĉiuj ĝis nun montritaj verkoj estas sub­skribitaj de la pseŭdonimo „D-ro Es­peranto“ - Artikoloj kaj tra­dukoj, aperintaj en la gazeto „La Esperantisto“ de 1889 ĝis 1895, estas kolektitaj, la artikoloj en O. V., la tradukoj en F. K., krom tiu de „La Batalo de l' Vivo“, aparte represita en Londono 1911. - Universala Vortaro de la Lingvo Inter­nacia, Kelter, Var­sovio 1893. Represita en la Funda­mento. - Ekzercaro de la lingvo Esperanto. Kelter, Var­sovio 1894: Represita en la Funda­mento - Hamleto, tragedio de V. Ŝekspir, Tümmel, Nürnberg 1894. Represita de Hachette, Parizo ekde 1902
dbkwik:resource/dNLEzEDsFikLhV4e0W2dHw==
  • Ludwik Lejzer Zamenhof
dia de nase
  • 15(xsd:integer)
dia de mori
  • 1917-04-14(xsd:date)
loca de nase
  • Białystok
profesa
  • Otalmolojiste
loca de mori
  • Warszawa, Polsca
abstract
  • La kuracisto Ludwik Lejzer ZAMENHOF (naskiĝis la 3-an/15-an de decembro 1859 en Bjalistoko; mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio) estis la iniciatinto de la lingvo Esperanto.
  • Lazar Ludwik Zamenhof (Eliezer Levi Samenhof) ia nase 15 desembre 1859 en Białystok, Podlachia, Rusia (aora Polsca), e ia mori 14 april 1917 en Warszawa, Polsca. El ia es un otalmolojiste, filolojiste, e la inventor de esperanto, un lingua aidante internasional. El ia fasili ja grande la usa de la lingua ; se linguas madral ia es rusce, polsce e ides, an si el ance ia parla deutx e pos el ia aprende latina, ivri, franses, elinica e engles. El ance ia ave sabe fundal de espaniol e italian.
  • Lejzer Ludwik Zamenhof (çeuónimo: doktoro Esperanto; naçío entre'r 3 y er 15'e diçiembre'e 1859 é Białystok, muerto er 14 d'abrí'e 1917), anteh yamao "Er Maehtro", fue'r kreaó'er ehperanto.
is dbkwik:resource/m6_7OKdCzRdB0v_CwudUEA== of
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software