abstract
| - Ŝtatismo aŭ kontraŭanarkiismo estas politika filozofio kiu inkluzivas teoriojn kaj teniĝojn, kiuj akceptas devigan registaron (la ŝtaton) kaj subtenas ĝian daŭrigon, ofte pro pli ampleksa komplezemo al aŭtoritato. La Konciza Oksforda Vortaro pri Politiko (The Concise Oxford Dictionary of Politics) difinas ŝtatismon kiel "grupon da ismoj kaj teniĝoj centrigitaj sur la kredo ke registaro kaj utilas kaj necesas." Estas multaj specoj kaj tradicioj de ŝtatismo, kaj ne ĉiuj el tiuj estas reciproke ekskludaj. Laŭ la Oksforda Akompanlibro al Filozofio (Oxford Companion to Philosophy), "ne estas iu nura difina pozicio kiun tenas ĉiuj ŝtatistoj, krom ilian akcepton de deviga registaro, kaj tiuj, kiujn oni konsideras ŝtatistoj, maksimume dividas ian familian similaspekton." Ŝtatistoj tenas malsamajn vidojn pri la ekonomia organizo de socio; iuj preferas komunismon, kolektivismon, aŭ partoprenan ekonomion, dum aliaj subtenas libermerkatajn sistemojn kiel kapitalismon. Ŝtatismaj pensoskoloj malsamas fundamente, kaj subtenas ion ajn de ekstrema individuismo al tuta kolektivismo. Iuj ŝtatistoj kontraŭis (kaj kontraŭas) trudadon, dum aliaj ĝin subtenis (kaj subtenas), precipe forme de perforta revolucio sur la vojo al faŝismo aŭ utopio.
|