rdfs:comment
| - Sankta Josemaría Escrivá, laŭ la Falango (hispana faŝista partio), estis "klaĉulo" kun ne tre modela vivo, kun "diroj kaj agoj plenaj de kaŝpensoj" kaj kun "vantomontra kaj larmema, tre nenatura devoteco, kun ŝajnigaj kaj afektaj sintenoj". Tiuj akuzoj neniel ĝenis la fulmrapidan karieron de m-ro Escrivá, unue monduman (la fondinto de Opus Dei, modesta akumulanto de ordenoj kaj honortitoloj, akiris de sia amiko generalo Franko nobeltitolon : markizo de Peralta), kaj poste ĉielan, beatigon en 1982 kaj, plej altan konsideron, la sanktecon, la 6-an de oktobro 2002.
|
abstract
| - Sankta Josemaría Escrivá, laŭ la Falango (hispana faŝista partio), estis "klaĉulo" kun ne tre modela vivo, kun "diroj kaj agoj plenaj de kaŝpensoj" kaj kun "vantomontra kaj larmema, tre nenatura devoteco, kun ŝajnigaj kaj afektaj sintenoj". Tiuj akuzoj neniel ĝenis la fulmrapidan karieron de m-ro Escrivá, unue monduman (la fondinto de Opus Dei, modesta akumulanto de ordenoj kaj honortitoloj, akiris de sia amiko generalo Franko nobeltitolon : markizo de Peralta), kaj poste ĉielan, beatigon en 1982 kaj, plej altan konsideron, la sanktecon, la 6-an de oktobro 2002. La leganto sciema pri la vivo de la nova sanktulo Escrivá trovos en kelkaj verkoj kaj en la hagiografioj eldonitaj de Opus Dei abundajn atestojn pri liaj agoj kaj gestoj. La fondinto de Opus Dei estis, sen ajna dubo, kiel dirus Rabelezo, "el la ligno el kiu oni faras sanktulojn".
|