| abstract
| - Libro de Ester (hebree: מגילת אסתר, megíllat Estér "volvaĵo de Ester") estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio. La libro rakontas pri tio, kiel judino de nomo Ester, kiu fariĝis reĝino en Persa imperio, savis sian popolon de pogromo. La libro kaŭzigas la estiĝon de la juda festo Purimo. Por la kristanoj la verkaĵo apartenas al la historiaj libroj de la Malnova Testamento kaj estas envicigita post la Libro de Judit. Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:
* Libro de Rut je la semajn-festo, festo de la tritik-rikolto (kristane: Pentekosto)
* Alta Kanto je Pasko
* Libro de la Predikanto aŭ Kohelet je la festo de laŭboj
* Plorkanto je la 9-a de Abo
* Libro de Ester je Purimo Oni do legis la libron de Ester kiel fest-etiologion en la festo de Purimo, kiu celebras la savadon de la hebrea popolo pro influo de reĝino Ester, adopta filino de Morda Maro kaj edzino de reĝo Aĥilo.
|