Krys Williams, antaŭe konata kiel Krys Ungar, origine nomata Krystyna Bottrill (naskiĝis 1954) estas doktoro pri Imunologio kaj poetino esperantlingva. Esperantisto de 1985, ŝi gajnis diversajn premiojn por poezio kaj eseoj ĉe la Belartaj Konkursoj kaj Floraj Ludoj, estis proklamita Florluda Majstro (1990). Ŝi estis redaktoro de la rubrikoj Scienco kaj Arto en la magazino Monato de 1992 ĝis 1998.
Krys Williams, antaŭe konata kiel Krys Ungar, origine nomata Krystyna Bottrill (naskiĝis 1954) estas doktoro pri Imunologio kaj poetino esperantlingva. Esperantisto de 1985, ŝi gajnis diversajn premiojn por poezio kaj eseoj ĉe la Belartaj Konkursoj kaj Floraj Ludoj, estis proklamita Florluda Majstro (1990). Ŝi estis redaktoro de la rubrikoj Scienco kaj Arto en la magazino Monato de 1992 ĝis 1998. Dum pluraj jaroj, ŝi ne multe aktivis en la E-movado, pro diversaj vivo- kaj laborpremoj. De 1989 ĝis 2003 laboris en fonduso por anstataŭigo de bestoj en medicinaj eksperimentoj. Aktuale ŝi laboras kiel sendependa tradukisto, principe en la medicina fako. Ŝi loĝas en kimra vilaĝo Rhondda Fawr.