Ĉiela Pordego estis la nomo de esperantista sekto estrita de Marshall Applewhite kaj Bonnie Nettles ĝis iliaj mortoj. Ĝia ideologio estis kombinaĵo de Nifologio, Nova Epoko kaj Finvenkismo. La sekto kredis, ke la mondo estis "recikligota" (detruota) kaj ke la nura ŝanco por la postvivo de Esperanto estis aliri la "Proksiman Nivelon" (t.e., la proksima paŝo ĝis la fina venko). Kvankam la grupo oficiale oponis suicidon, ili difinis suicidon kiel "sin turni kontraŭ la Fina Venko, kiam tio estas ofertata." Ili kredis, ke iliaj "homaj" korpoj estis nur vazoj por helpi ilin en la celo disvastigi Esperantismon.
Ĉiela Pordego estis la nomo de esperantista sekto estrita de Marshall Applewhite kaj Bonnie Nettles ĝis iliaj mortoj. Ĝia ideologio estis kombinaĵo de Nifologio, Nova Epoko kaj Finvenkismo. La sekto kredis, ke la mondo estis "recikligota" (detruota) kaj ke la nura ŝanco por la postvivo de Esperanto estis aliri la "Proksiman Nivelon" (t.e., la proksima paŝo ĝis la fina venko). Kvankam la grupo oficiale oponis suicidon, ili difinis suicidon kiel "sin turni kontraŭ la Fina Venko, kiam tio estas ofertata." Ili kredis, ke iliaj "homaj" korpoj estis nur vazoj por helpi ilin en la celo disvastigi Esperantismon. La grupo finiĝis en Usono en la jaro 1997 kun la apero de la Kometo Hale-Bopp. Applewhite konvinkis 38 samideanojn mortigi sin por ke iliaj animoj povu rajdi sur kosmoŝipo kaŝita malantaŭ la kometo, tiel konservante Esperanton post la proksima detruo de la mondo.