About: dbkwik:resource/_fqKvhRcv6lNQDAGQFj2Pg==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Tomáš Pumpr
rdfs:comment
  • Tomáš PUMPR, JUDr. (naskiĝis la 2-an de oktobro 1906 en Dolní Slověnice - mortis la 10-an de septembro 1972 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto, juristo, akademiano, majstra tradukanto. Esperantisto ekde 1926, sian literaturan verkadon li komencis per kunlaboro al la Ĉeĥoslovaka antologio (Budapest, 1935) kaj en 1962 li fariĝis akademiano. El lia ampleksa traduklaboro nur parto aperis libroforme: Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de K. J. Erben (1938), La bapto de caro Vladimír de K. H. Borovský (1935, 1967), Sileziaj kantoj de Petr Bezruč (kunlabore kun R. Hromada kaj J. Kořínek 1971). Alia poemego de K. H. Borovský Reĝo Lávra en lia traduko aperis en La Nica Literatura Revuo (31-32, l960) kaj lia traduko de Majo de K. H. Mácha aperis fragmente en diversaj revuoj, komplete en 1997 (deklarita de
dcterms:subject
dbkwik:esperanto/p...iPageUsesTemplate
dbkwik:resource/QHd4Q3UlbAx_3D1u7ctGmQ==
dbkwik:resource/QTzRJZd56YXIrWIJve0gIw==
  • jes
dbkwik:resource/TOjb_TEPfykilm8QOIwOag==
  • 10(xsd:integer)
dbkwik:resource/_E8stUTULd8-Uh6y0SU8VQ==
  • Prago, Ĉeĥoslovakio
dbkwik:resource/gmSQfT6d2dqOWGx99BjEEQ==
  • 2(xsd:integer)
dbkwik:resource/hZsbbysVFoXgARAAIG1cWw==
dbkwik:resource/dNLEzEDsFikLhV4e0W2dHw==
  • JUDr. Tomáš Pumpr
dbkwik:resource/Erc0qHVTXWB2KBEoEGNbOA==
  • 1926(xsd:integer)
abstract
  • Tomáš PUMPR, JUDr. (naskiĝis la 2-an de oktobro 1906 en Dolní Slověnice - mortis la 10-an de septembro 1972 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto, juristo, akademiano, majstra tradukanto. Esperantisto ekde 1926, sian literaturan verkadon li komencis per kunlaboro al la Ĉeĥoslovaka antologio (Budapest, 1935) kaj en 1962 li fariĝis akademiano. El lia ampleksa traduklaboro nur parto aperis libroforme: Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de K. J. Erben (1938), La bapto de caro Vladimír de K. H. Borovský (1935, 1967), Sileziaj kantoj de Petr Bezruč (kunlabore kun R. Hromada kaj J. Kořínek 1971). Alia poemego de K. H. Borovský Reĝo Lávra en lia traduko aperis en La Nica Literatura Revuo (31-32, l960) kaj lia traduko de Majo de K. H. Mácha aperis fragmente en diversaj revuoj, komplete en 1997 (deklarita de R. Rossetti kiel nekompareble supera al la angla traduko). Por la Simpozio pri ata/ita redaktita de Kalocsay li verkis 106-paĝan traktaton Esperanto sen aspektoj? (Stafeto, 1961). Li kunlaboris teksto-traduke kaj nomenklature ĉe la eldono de Poŝatlaso de la mondo en Esperanto (1971) kaj tradukis la informan broŝuron Mallonge pri Ĉeĥoslovakio (1966). El Esperanto li ĉeĥigis la Konstitucion de Japanio por la ministerio de internaj aferoj. Post la dua mondmilito Pumpr kunlaboris kun la esperantlingvaj art-elsendoj de la Verda Stacio Praha per vico da tradukoj ekz. Somera firmamento de Z. Jirotka (1948), Gracoplena Jesu-Infano de Prago de Fr. Kožík, Fantomo en la kastelo de M. Šrámek, ambaŭ en 1948, Maja fabelo de V. Mrštík (1950). Inter ili elstaris tradukoj de la oper-tekstoj de Vendita fianĉino de Sabina (muziko B. Smetana) kaj Najado de J. Kvapil (muziko de A. Dvořák) kaj En la puto de Sabina (muziko V. Blodek). Por la nacilingva programo de la radiostacioj Praha kaj Ostrava d-ro Pumpr enĉeĥigis la nederlandan dramon La mondo ne havas atendejon de M. Dekker el esp. traduko de F. Faulhaber.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software