rdfs:comment
| - H-sistemo estas alternativa skribo por Esperanto, difinita en la Fundamento de Esperanto, uzebla en okazoj, kiam oni ne povas skribi aŭ presi Esperanton kun la ĝustaj supersignaj literoj:
* Ĉ = Ch
* Ĝ = Gh
* Ĥ = Hh
* Ĵ = Jh
* Ŝ = Sh
* Ŭ = U Oni do uzas postmetitan H-on anstataŭ ĉapelo, kaj tute forlasas la luneton super "Ŭ". En la oficiala deklaro "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio" de la Akademio de Esperanto en Oficialaj Informoj numero 6 2007 01 21, la H-sistemo estas nomata "Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)".
|
abstract
| - H-sistemo estas alternativa skribo por Esperanto, difinita en la Fundamento de Esperanto, uzebla en okazoj, kiam oni ne povas skribi aŭ presi Esperanton kun la ĝustaj supersignaj literoj:
* Ĉ = Ch
* Ĝ = Gh
* Ĥ = Hh
* Ĵ = Jh
* Ŝ = Sh
* Ŭ = U Oni do uzas postmetitan H-on anstataŭ ĉapelo, kaj tute forlasas la luneton super "Ŭ". En la oficiala deklaro "Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio" de la Akademio de Esperanto en Oficialaj Informoj numero 6 2007 01 21, la H-sistemo estas nomata "Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u)". Iafoje tiu sistemo povas esti ambigua, en vortoj kiel flughaveno, chashundo, traumata (ĉu traŭmata aŭ tra-um-ata?)). Zamenhof rekomendis tiuokaze intermeti apostrofon por forigi la ambiguecon; do flug'haveno, chas'hundo ktp.; lia propra ekzemplovorto estis pac'homo (!). Alternative ligostreko povas esti uzata: flug-haveno. Ne estas reguloj, kiuj limigas la uzon de pliklarigaj ligostrekoj. Pliaj rekomendoj pri tio, kiel oni povas akceli precizecon en la H-sistemo, estas en . Kaj kelkajn jarojn post la oficiala akceptiĝo de la Fundamento, li proponis eĉ prefere uzadi la H-sistemon, sed siatempe la esperantistoj jam sufiĉe alkutimiĝis al la supersignaj literoj. Kial ajn, longan tempon oni apenaŭ praktike uzis la H-sistemon, krom eble iafoje en telegramoj. Sed ekde la Interreta periodo la H-sistemo ekfariĝis pli vaste uzata, klare pli vaste ol iam ajn antaŭe. Tamen ĝi estas malpli populara ol la neoficiala surogata X-sistemo.
|