rdfs:comment
| - La vulpo iam venis al herbejo, kie sidis grego da belaj, grasaj anseroj, jen la vulpo ridis kaj parolis: „ Mi alvenas ja kvazaŭ kiel vokato, vi sidas bele kune, tiel mi povas manĝi vin laŭvice.“ La anseroj gakis pro teruriĝo, eksaltis, komencis lamenti kaj mizere petegi pri sia vivo. Sed la vulpo ne volis akcepti kion ajn kaj parolis: „ Neniu kompato al vi, vi devas morti!“ Fine iu el ili ekkuraĝis kaj diris: Se ni junaj freŝaj kompatindaj anseroj tamen tuj devas lasi la vivon, estu indulgema per tio, ke vi permesu al ni predikon, por ke ni ne mortu en niaj pekoj; poste ni volas starigi nin laŭvice, por ke vi povu elserĉi al vi la plej grasan.“ „Nu“, diris la vulpo, „ tio estas malkara kaj krome pia peto; preĝu do, tiom longe mi atendos. Jen la unua komencis sufiĉe longan predikon, ĉiam ce
|
abstract
| - La vulpo iam venis al herbejo, kie sidis grego da belaj, grasaj anseroj, jen la vulpo ridis kaj parolis: „ Mi alvenas ja kvazaŭ kiel vokato, vi sidas bele kune, tiel mi povas manĝi vin laŭvice.“ La anseroj gakis pro teruriĝo, eksaltis, komencis lamenti kaj mizere petegi pri sia vivo. Sed la vulpo ne volis akcepti kion ajn kaj parolis: „ Neniu kompato al vi, vi devas morti!“ Fine iu el ili ekkuraĝis kaj diris: Se ni junaj freŝaj kompatindaj anseroj tamen tuj devas lasi la vivon, estu indulgema per tio, ke vi permesu al ni predikon, por ke ni ne mortu en niaj pekoj; poste ni volas starigi nin laŭvice, por ke vi povu elserĉi al vi la plej grasan.“ „Nu“, diris la vulpo, „ tio estas malkara kaj krome pia peto; preĝu do, tiom longe mi atendos. Jen la unua komencis sufiĉe longan predikon, ĉiam certan „Ga! Ga!“, kaj ĉar ĝi tute ne volis fini tion, la dua eĉ ne atendis, ĝis ĝi estis en la vico, sed same komencis preĝi sian „Ga! Ga!“ La tria kaj la kvara sekvis ĝin kaj baldaŭ ili ĉiuj gakis kune. Kaj kiam ili estos finintaj la gakadon, la fabelo povos esti rakontata plu, sed momente ili ankoraŭ gakas kaj gakas kaj...
|