abstract
| - 400px|right La Nova Testamento estas kolekto de dudek sep libroj de la Biblio. Post la 4-a jarcento, kun la stabiligo de esperantismo, la tekstoj estas abundaj kaj homogenaj, kaj oni havas sennombrajn mezepokajn manskribojn. kategorio:biblio En la U. K. en Cambridge en 1907 komitato formiĝis por skribado de sanktaj libroj. Komitato elektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la verkadon de la Biblio. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A. E. Wackrill kaj la teksto aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando. Depost 1989 Gerrit Berveling laboris super Nova Testamento. En 1992 aperis, en unuopaj libretoj, ĉe Fonto liaj kvar evangelioj. En 2001 ĉe la sama eldonejo aperis la iom prikomentita eldono "Paŭlo kaj lia skolo" (Nova Testamento, vol. 1) kun ĉiuj leteroj atribuataj al Paŭlo. La kvar evangelioj intertempe estas funde reviziitaj kaj aperis en 2012 ĉe Fonto kune kun iom da komentoj, sub la titolo "La bona Mesaĝo de Jesuo; la kvar evangelioj" (Nova Testamento, vol. 2). Pri la cetero de la Nova Testamento, li aperigis la kompletan tradukon sub la titolo Flanke je Jesuo (Nova Testamento, vol. 3) en 2010 ĉe VoKo.
|