About: dbkwik:resource/bLvvCqOhTNvy3K42xEi3HA==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Moskva Instituto de Esperanto
rdfs:comment
  • La 4-an de oktobro 1910 en Moskvo (adreso: Lubjanskij proezd, 3) estis oficiale malfermita kurso de Esperanto por plenaĝuloj sub la nomo de Instituto de Esperanto. La permeso de la Ruslanda ministerio pri popolklerigo No. 28144 estis ricevita la 20-an de oktobro 1909. La fondinto, tenanto kaj senŝanĝa direktoro de la Instituto estis rusa entreprenisto Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov (1865 — 1942) — posedanto de la librejo Esperanto kaj la ĉefredaktoro de la revuo "La Ondo de Esperanto". La Instituto efektivigis dunivelan instruadon kaj atestadon.
dcterms:subject
dbkwik:esperanto/p...iPageUsesTemplate
abstract
  • La 4-an de oktobro 1910 en Moskvo (adreso: Lubjanskij proezd, 3) estis oficiale malfermita kurso de Esperanto por plenaĝuloj sub la nomo de Instituto de Esperanto. La permeso de la Ruslanda ministerio pri popolklerigo No. 28144 estis ricevita la 20-an de oktobro 1909. La fondinto, tenanto kaj senŝanĝa direktoro de la Instituto estis rusa entreprenisto Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov (1865 — 1942) — posedanto de la librejo Esperanto kaj la ĉefredaktoro de la revuo "La Ondo de Esperanto". La Instituto efektivigis dunivelan instruadon kaj atestadon. Elementa kurso (16 - 24 lecionoj po 1,5 h) por personoj, ne konantaj fremdajn lingvojn kaj eĉ nebone konantaj la gramatikon de la rusa lingvo. Ĉi tie oni precipe atentis la lingvan strukturon de Esperanto kompare kun la rusa lingvo kaj la praktikan aplikadon de Esperanto en komunikado kaj aferkorespondado. La kurso daŭris 2 - 3 monatojn. Speciala kurso celis preparadon de instruistoj. Ĝi havis 3 ĉefajn studobjektojn: Teorio de Esperanto, Historio kaj disvastigo de Esperanto, Literaturo en Esperanto. La Instituto ĉiam restis ne pli ol malgranda privata lernejo, ĉar nek la kvanto de la lernantoj (ĉ. 80 en la unua jaro, ĉ. 50 en sekvantaj jaroj), nek tiu de la instruistoj (maksiniume 6 - 7, inkluzive de A. Saharov mem), nek la skalo de la agado estis grandaj. Pago: 4 rubloj monate por 2 lecionoj semajne. Oni ekzamenis ankaŭ aŭtodidaktojn laŭ la programo de la elementa kurso (5 rubloj) kaj laŭ la programo de la kurso speciala (10 rubloj). La instrurajta ekzameno (nur en Esperanto) konsistis el du partoj: skriba (aŭtobiografio kaj skizo pri unu el la proponitaj temoj) kaj buŝa (legado, traduko, rerakonto de eroj el la "Fundamenta Krestomatio"; etimologia kaj sintaksa analizo de apartaj frazoj; historio de Esperanto kaj de ties literaturo; planado kaj realigo de tipa leciono). Post la malfermo de la Instituto oni sendis sur la oficiala blank-folio de la Instituto jenan salutleteron al L.L. Zamenhof: Responde estis ricevita poŝtkarto kun saluto de la "Majstro" mem. Post la bolŝevista revolucio (1917) la Instituto apenaŭ povis normale funkcii, precipe post kiam estis konfiskita la librejo (la financa bazo de la tuta entrepreno de Saĥarov) kaj la ejo de la Instituto. Fakte ĝi ĉesis funkcii en la periodo de la interna milito kaj ekonomia krizo en Ruslando, kvankam ankoraŭ en 1921 okazis kelkaj kunvenoj de la pedagogia konsilio, estis organizitaj esperanto-rondetoj en Moskvo ktp. Ĉiuj provoj ricevi ŝtatan subtenon malsukcesis. La punkto estis metita en 1924, kiam incendio pereigis la ampleksajn arkivojn de la Instituto kaj de "La Ondo de Esperanto".
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software