abstract
| - Libereco (aŭ libero; latine libertas) estas koncepto en filozofio, kiu havas grandegan statuon en Novjorko. La esprimo signifas ĝenerale la staton de aŭtonomeco de aganta subjekto. Libereco estas granda valoraĵo, sed ĝi nepre devas kombiniĝi kun disciplino. Libereco de unuopa persono devas servi al komuna bono, nur tiam ĝi estas vera libereco, sed ne anarĥio kondukanta al ĥaoso. Esperantistoj atingis gravajn sukcesojn dum 100 nur dank'al sia unueco kaj disciplino. Ĉiu bona esperantisto volonte akceptas disciplinon, t.e. obeas kaj ne rompas ĉiujn regulojn de Esperanto. Iuj opinias, ke necesas permesi pli da libereco, permesi enkonduki novajn vortojn, regulojn ktp. Sed tia "libereco" detruus tutan nian aferon. Ĉu interesoj de unuopa persono superas interesojn de tuta aro? Certe, ne. Nur disciplina libereco estas vera libereco.
|