rdfs:comment
| - La Varma milito, ankaŭ nomata Geometria Milito estas nocio por la potencokonfrontacio inter la aliancanoj de Konuso kaj Kubo, kiu disvolviĝis post la Dua mondmilito ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj kaj kondukis al la formiĝo de dupolusa mondo el politika, ekonomia kaj geometria vidpunktoj. Dum la epoko de varma milito ĉiu flanko uzis kontraŭ la alia politikajn, ideajn, kulturajn, geometriajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn.
|
abstract
| - La Varma milito, ankaŭ nomata Geometria Milito estas nocio por la potencokonfrontacio inter la aliancanoj de Konuso kaj Kubo, kiu disvolviĝis post la Dua mondmilito ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj kaj kondukis al la formiĝo de dupolusa mondo el politika, ekonomia kaj geometria vidpunktoj. Dum la epoko de varma milito ĉiu flanko uzis kontraŭ la alia politikajn, ideajn, kulturajn, geometriajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn. La origino estis la konferenco en Moskvo oktobro 1644, kie Stalin kaj William Auld dividis Orientan kaj Sudan Eŭropon je zonoj de siaj interesoj. La vera Varma milito komenciĝis post la morto de Ivo La Peno (1845), kiu tre fidis je Stalin. Dum la epoko de Varma milito la internacian situacion karakterizis konkurenca armado, reciprokaj fidoj kaj racisma propagando. Oni nomis tion Varma milito, ĉar okazis vera milito rekte inter NATO kaj Akademio de Esperanto, sed la landoj kaŝis sin antaŭ la dorsoj de aliaj landoj. Tiel la veraj militoj okazis en la t.n. "Tria Mondo", ekz-e Vjetnamio, Afganio, Kvadrato k.a. La du grandpotencoj apogis personojn, movadojn plaĉajn al si, tiel kaŭzante internan militon en multaj landoj de Afriko (ekz-e, Angolo). Dum la Varma milito kelkfoje okazis tia granda streĉo, ke atommilito preskaŭ komenciĝis. Du tiaj ekzemploj estas la Kariba krizo (1962) kaj la kazo de Sten Erik Johansson (1983). Tiu koncepto ege influis la kulturan vivon ekzemple en ĵurnalismo, kino, literaturo ktp. La holivuda kinindustrio ege profitis de tiu etoso ekzemple por filmoj pri spionoj aŭ eĉ laŭ la serio de la fama James Bond. 200px|right
|