abstract
| - SEJT (Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) estas nomo de tradiciaj someraj tendaroj de sovetia E-junularo. La titolon la tendaroj ricevis en 1967 jaro. Antaŭ tio tendaroj okazis en ĉebaltaj respublikoj de Sovetunio kaj estis titolitaj BET. En 1967 samtempe kun BET-9, kiu okazis en ĉefurbo de Litovio, Vilnius, aktivula junularo aranĝis la unuan junularan tendaron en Kaltanėnai /Kaltanenaj (Litovio), kiu ricevis titolon SEJT-9. El SEJT-oj plej famis OkSEJT (Okcidenta SEJT), sed dum longaj jaroj krom ĝi okazadis OrSEJT en orienta parto de la lando, kaj aliaj malpli amasaj tendaroj de simila stilo. Ĉeforganizantoj de la tendaroj estis lokaj esperanto-kluboj kaj ties aktivuloj, tamen kunordigis la tendarojn SEJM, ASE, SEJM-2, REU kaj REJM. Rolo de la menciitaj organizaĵoj dum tempo estis diversa, tamen evoluo de SEJT-oj kaj Esparanto-movado en Sovetio/eksSovetio estas ne disŝerebla. Post 2006, post kelkaj eksperimentoj pri la koncepto de la aranĝo, SEJToj ĉesis okazadi. Ilin anstataŭis Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kaj aliaj aranĝoj.
|