abstract
| - Harald Josias Eusebius THILANDER, svedo, presisto, redaktoro. Naskiĝis en la 25-a de oktobro 1877 en Breared, blindiĝis 13-jara. Lernis la presadon de porblindulaj libroj. En 1908 li iĝis redaktanto de sveda blindula ĉiusemajna gazeto kaj en 1912 redaktoro de la gazeto porblinduta „Esperanta Ligilo“. Tiujn gazetojn kune kun aliaj gazetoj kaj libroj li pretigas en sia presejo. Esperantisto de 1900. Fervora aganto, artikoloj kaj vasta korespondado por kaj pri Esperanto. Oni nomis lin profeto en la popolo blindulara. De 1912 kun permeso de Théophile Cart eldonis du n-rojn la surda kaj blinda sveda brajlopresisto. Liaj numeroj svarmis de interesaj, ĉefe blindulaferaj artikoloj. La legantoj aprobis la novan enhavon entuziasme, tiel, ke Théophile Cart tuj petis Thilander transpreni la redaktadon kaj eldonadon de Esperanta Ligilo. Kunfondanto de Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj. En la presejo de Thilander, en Svedujo oni presis interesan kajeron de "Naciaj Literaroj", kiuj montras reliefe la literojn de diversaj nacioj, kolektatajn per Esperanto kaj eldonatajn kun Esperantaj klarigoj.
|