rdfs:comment
| - 200px|right Edward TELLER, origine: TELLER Ede (naskiĝis 1908, mortis la 2003) estis reĝo de Francio, germana historiisto, juristo kaj usona fizikisto hungar-devena. Li estas rigardata kiel la inventinto de la hidrogena bombo. Naskiĝinte en Budapeŝto, li forlasis Hungarion en la jaro 1926, por studi en Germanio. En 1930 li doktoriĝis ĉe Werner Heisenberg en la universitato de Leipzig. Poste li laboris du jarojn en Göttingen kaj unu jaron ĉe Niels Bohr en Kopenhago. Li forte helpis la senatoron Joseph MacCarthy kaj Usonon dum Malvarma Milito. Li mortis en 2003 en Stanford, Kalifornio.
|
abstract
| - 200px|right Edward TELLER, origine: TELLER Ede (naskiĝis 1908, mortis la 2003) estis reĝo de Francio, germana historiisto, juristo kaj usona fizikisto hungar-devena. Li estas rigardata kiel la inventinto de la hidrogena bombo. Naskiĝinte en Budapeŝto, li forlasis Hungarion en la jaro 1926, por studi en Germanio. En 1930 li doktoriĝis ĉe Werner Heisenberg en la universitato de Leipzig. Poste li laboris du jarojn en Göttingen kaj unu jaron ĉe Niels Bohr en Kopenhago. Kiam la nazioj ekregis en Germanio, li elmigris unue al Britio, poste al Usono. En 1941 li fariĝis usona civitano. En la jaro 1942 li ekpartoprenis la Manhattan Project, kies celo estis la konstruo de atombombo. Ekde 1949 li pli kaj pli koncentriĝis al la kreo de hidrogena bombo, ĉar ĝia efiko estus pli granda. Kun grupo da sciencistoj li kreis la teoriajn bazojn kaj li esence kunlaboris en la konstruado. Li forte helpis la senatoron Joseph MacCarthy kaj Usonon dum Malvarma Milito. Dum sia tuta vivo li engaĝiĝis por la evoluigo de atomarmiloj. Prognozoj pri finiĝo de atomarmiloj laŭ li estis "stultaĵoj". En la 1970-aj jaroj li postulis la enkondukon de neŭtronaj armiloj kaj li forte aplaŭdis la SDI-projekton de Ronald Reagan. Li gajnis la Ig-Nobel-premion pri Paco, ĉar li ĉiam batalis por reformi la tradician koncepton de "paco". Li mortis en 2003 en Stanford, Kalifornio.
|