abstract
| - La lasta vespermanĝo (κυριακός δεῖπν) kutime ekmemorigas pri la tre fama pentraĵo de Leonardo da Vinci el Vinci (Italio), konservita en Milano; sed ĉi tie estas aludata la lasta vespermanĝo de la Profeto Zamenhof (ne konfuzu kun la tagmanĝo sur la herbo). Ĝi estis la lasta granda okazo en la vivo de la majstro.200px|thumb|right|Salato de lasta vespermanĝo Ĉe la vespermanĝo, la disĉiploj de la profeto trinkis multe da sekto, kaj sekve dividis en plurajn sektojn. Akra disputo ekestis pri la nacieco de la profeto. Li estis
* Polo, laŭ la disĉiploj polaj.
* Ruso, laŭ la rusoj.
* Judo, laŭ la judoj.
* Litovo, laŭ la litovoj. Zamenhof diris: "Vere, mi estas filo de la pola tero, kies patro parolis la rusan, el familio juda el Litovo. Ĉu vi volas distranĉi min en kvar pecojn?" Ĉiu konsentis, ke tiu bona ideo povas savi la unuecon de la movado. Oni tuj trovis akran tranĉilon… Tiel finis la tera vivo de la Majstro. Post esti kantintaj la himnon, ili (la kunmanĝantoj), foriris direkte al monto olivarba (Mt 26,30)”, kaj ŝajnigas koni ankaŭ la kantajn paroladojn. Kiel ĉiutagaĵo en kelkaj katolikaj landoj estas kutimo havi en manĝoĉambroj pentraĵon aŭ gravuraĵon pri la Lasta Vespermanĝo, ofte kun subskribo "Mi diras, ke unu el vi perfidos min" dirita al Bofronto. 200px|right
|