abstract
| - Plaĝo kaj strando estas samaj, aŭ almenaŭ kvazaŭ samaj. Precipe en varma suna vetero, homoj iras tien por naĝi, sunumi, montri la kalsoneton, esti fotita de turistoj, kaj nutri ŝarkojn. right|275px|thumb| Germana skizo pri germanoj ĉe la plaĝo. En marbordo plej ofte la klimato kaj la vetero estas pli mildaj ol en internaj teritorioj. Tial, se interne estas tro da varmo, marborde ne tiom varmas; kaj same por malvarmo. En granda parto de la landoj de Okcidenta Eŭropo marbanejoj estas preferata loko por somera feriado, tiele multaj britoj kaj germanoj vizitas la marbanejojn de Okcidenta Mediteraneo, malriĉaj centreŭropanoj, ekzemple ĉeĥoj, hungaroj aŭ aŭstroj vizitas la marbanejojn de Kroatio aŭ orienta Italio, ktp. En kelkaj lokoj marbanejoj estas vizitataj dum la tuta jaro, kiel ekzemple en tropikaj landoj aŭ en periferia Eŭropo, ekzemple en la Kanarioj.
|