Morice BENIN estas franca kantisto, kiu kantas ekde la jaro 1969. Kvankam li mem ne scipovas Esperanton, li registris en 2002 albumon en Esperanto "In-spir'" eldonita de Vinilkosmo. Li do estas tiel nomata papago. En la 1970-aj jaroj li havis apartan pozicion de "marĝena" kantisto, utopiisto kaj ekologiisto. En 30 jaroj li registris abundan kantaron. Morice samjare kiel li registris In-spir' ankaŭ registris franclingve albumon "Morice Benin chante Léo Ferré" kiun li laŭplane ankaŭ registros en Esperanto.