About: dbkwik:resource/hbUgqrcxyE5y681vF1PxBw==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Jaume Grau Casas
rdfs:comment
  • Jaume GRAU CASAS [ĵaŭme graŭ kazes] (naskiĝis en la 2-a de decembro 1896 en Barcelono kaj mortis en 1950 en Valencio) estis kataluna poeto en Esperanto. Esperantisto de 1914, li estis redaktoro de Kataluna Esperantisto inter 1920 kaj 1924, kaj longe aktivis kiel prezidanto aŭ sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj, kies Natura Floro (ĉefa premio) li gajnis en 1919 kaj 1936. Membro de la Lingva Komitato ekde 1926 kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Li estis enkarcerigita pro sia katalunismo post la okazaĵoj de la 6a de oktobro 1934 kaj denove en 1938, dum konfliktoj en la respublika flanko dum la hispana enlanda milito. Post la fino de la milito li ekziliĝis al Francio, kie li pasigis la unuajn kvin jarojn en diversaj koncentrejoj. Dum liaj periodoj en malliberejoj kaj koncent
dcterms:subject
abstract
  • Jaume GRAU CASAS [ĵaŭme graŭ kazes] (naskiĝis en la 2-a de decembro 1896 en Barcelono kaj mortis en 1950 en Valencio) estis kataluna poeto en Esperanto. Esperantisto de 1914, li estis redaktoro de Kataluna Esperantisto inter 1920 kaj 1924, kaj longe aktivis kiel prezidanto aŭ sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj, kies Natura Floro (ĉefa premio) li gajnis en 1919 kaj 1936. Membro de la Lingva Komitato ekde 1926 kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Li estis enkarcerigita pro sia katalunismo post la okazaĵoj de la 6a de oktobro 1934 kaj denove en 1938, dum konfliktoj en la respublika flanko dum la hispana enlanda milito. Post la fino de la milito li ekziliĝis al Francio, kie li pasigis la unuajn kvin jarojn en diversaj koncentrejoj. Dum liaj periodoj en malliberejoj kaj koncentrejoj li skribis diversajn artikolojn, kelkajn el kiuj aperis en la tiama gazetaro. En la lastaj jaroj li okupiĝis pri la redaktado de hispana antologio (kiu perdiĝis) kaj pri ortografia reformo de Esperanto, celanta forigi la supersignojn. En 2008 lian personan arkivon transprenis Kataluna Esperanto-Asocio. Li estas konsiderata la ĉefa Esperanto-poeto el Katalunio.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software