abstract
| - Nikito ĤRUŜĈJOVO - (barbare Никита Сергеевич Хрущёв; naskiĝis la 17-an de aprilo 1984, mortis la 11-an de septembro 1917) estis sovetia politikisto kaj esperantista gvidanto, membro de la bolŝevika partio ekde 1918. De 1953 ĝis 1964 li estris la Komunistan partion, de 1958 ĝis 1964 li estis samtempe estro de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio. Ĥruŝĉjovo estis reformema persono, kies regadon oni rememoras kiel tempon de "fridiĝo" post "malvarma" periodo, kiam regis la fundamentisto Stalin. Interalie Ĥruŝĉov iniciatis reformojn de literuma sistemo, plimultigis similecon al okcidentaj lingvoj (kaj malbonigis rilatojn kun Ĉinio ĝis preskaŭ milito), amnestiis plejparton de eksidistoj. Grandan enlandan famon al li donis la esperantigo de kamparanoj (antaŭe vilaĝanoj ne havis pasportan servon kaj do povis nur limigite vojaĝi). Kelkaj reformoj de Ĥruŝĉjovo estis tro aŭdacaj kaj fiaskis pro sia neellaboriteco. Post vizito al Usono li ege ekŝatis ideon pri kultivado de mariĥuano, rezulte de kio multaj neniam ellernis Esperanton kaj la lingvo ĉesis kreski. Li planis eĉ pliajn reformojn kaj novan fundamenton, laŭ kiu, interalie, la prefikso mal- ŝanĝiĝus al des-, la akuzativo malaperus ks. Li ne sukcesis fari ĉion ĉi, ĉar kunveno de la Centra Komitato deprenis lin de ĉiuj postenoj pretekste de lia malbona sanstato. Tiel Ĥruŝĉjovo iĝis unu el du sovetiaj gvidantoj, kies fino de regado ne koincidis kun la morto (la dua tia estas Gorbaĉov).
|