abstract
| - Georges AVRIL (propranome Georges COURMONT) (naskiĝis la 19-an de januaro 1874 en Cannes - mortis 1952) estis franca esperantisto, ĉefredaktoro de sudfranca ĵurnalo „L’Eclaieur de Nice“, aŭtoro de franclingvaj romanoj kaj rakontoj, honorigita per ordeno de Honora Legio. Li pristudis precipe demandojn literaturajn, muzikajn, belartajn. Talentoplena gazetisto kaj paroladisto. Verkis francajn romanojn kaj diversajn broŝurojn. Havigis al E multajn sukcesojn, precipe en Sudfrancujo. Verkas multnombrajn artikolojn pri kaj en E, en sia ĵurnalo (ĉiusemajna rubriko) kaj aliaj gazetoj. Direktoro de la Gazeta Komisiono de ICK. De febr. 1934 redaktoro de Nia Gazeto, en kiu aperadis liaj rakontoj, ekz. Superstiĉoj.
|