abstract
| - 300px|right Neŭtralismo estas dubinda koncepto en la kazo de la lingvo Esperanto, kaj neŭtralismo apenaŭ ekzistas en la kazo de la Esperanto-movado. Povas esti, ke la koncepto de la neŭtraleco taŭgas por Esperanto por diferenciĝi de la ('ne-neŭtralaj') etnaj lingvoj. Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras la faktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, la cirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado, - mi preskaŭ dirus kun ilia estontpoveco. Plie, la esploranto devas observi kvazaŭ li estus ekstere de ĉio kaj samtempe ne forgesi, ke li ankaŭ estas iel aganto en la naskigado de la fenomenoj. Laŭ tiu spirito mi intencas trastudi la demandon pri organizado de la esperanta movado en revoluciemaj medioj, en la postmilita, kriza, klasbatala periodo nuna. Mi ne pretendas alporti tute pretigitajn verojn. Se nur mi sukcesos veki la atenton kaj intereson de la kamaradoj ĉiulandaj pri tiu problemo, mi konsideros, ke mia peno ne estis sen rezultaĵo.
|