abstract
| - Viko aŭ Vikao aŭ eĉ Viĉo (angle Wicca) estas novpaganisma, naturisma religio. Ĝi unue populariĝis en 1954 pro la priskriboj de Gerald Gardner, kiu tiutempe nomis ĝin 'Sorĉista kulto' kaj 'Sorĉistismo', kaj ties anojn la 'Wicca'. Oni nuntempe nomas la praktikantojn de Viko 'vikanoj', tamen kelkaj vikanoj pli preferas la nomon 'sorĉistoj'. Vikanoj kutime adoras Diinon (kiu estas tradicie la Triopa-Diino) kaj Dion (kiu estas tradicie la Kornhavanta-Dio), kiuj kelkfoje estas reprezentitaj kiel parto de pligranda panteisma Forto. Ofta kredo estas ke ili havas multajn specojn- ke ili povas esti multaj diversaj Dioj kaj Diinoj, sed ankoraŭ la sama Dio kaj Diino. Aliaj karakteraĵoj de Viko estas la rita uzado kaj kredo je magio, la kredo je la baza mora kodo, la Vika Sentenco, kaj la festado de ok sezono-bazitaj fastoj. La religio baziĝis unue sur la skriboj de Gardner, sed poste ege freneziĝis en multajn specojn: gardnerismo, aleksandrismo, la feminisma diana viko, kaj fia tradicio inter la viroj. La plejparto de vikanoj, tamen, miksas elementojn de diversaj kutimoj de ĉirkaŭ la mondo, kio nomiĝas 'eklektra' Viko. 200px|right
|