Michel DUC GONINAZ (naskiĝis la 6-an de septembro 1933 en Parizo) estas docento pri la rusa lingvo kaj Esperanto en la universitato de Aikso Provenca (Francio) kaj franca esperantisto. Li estis la ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto aperinta en 2002, plia eldono en 2005. En 1956 li edziĝis al Arlette Lecourtois.
Michel DUC GONINAZ (naskiĝis la 6-an de septembro 1933 en Parizo) estas docento pri la rusa lingvo kaj Esperanto en la universitato de Aikso Provenca (Francio) kaj franca esperantisto. Li estis la ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto aperinta en 2002, plia eldono en 2005. En 1956 li edziĝis al Arlette Lecourtois. En la 1950-aj jaroj Michel Duc Goninaz jam estis membro de TEJO. Li aŭtoris interalie esperantan-francan vortareton kun terminoj grupigitaj laŭ semantikaj familioj (1971, 2a eld. 1990). Li verkis teatraĵeton "La Ŝtona Gasto" laŭ Puŝkin kaj tradukis la verkojn de La fremdulo de Albert Camus kaj Sonĝonovelo de Arthur Schnitzler. Duc Goninaz estas docento de AIS San-Marino kaj kunlaboranto de la magazino Monato.