abstract
| - Bestoĝardenoj aŭ zoologiaj ĝardenoj pretendas esti eduk-celaj lokoj, kiuj zorgas pri preservado de specioj, sed la realo estas tre malsama de tio kion ili povas diri. La bestoĝardenoj estas malliberejoj, karceroj, prizonoj por bestoj. Ili estas ejoj kiuj instruas ke estas bone havi bestojn en mallibero, izolitaj kaj for de ilia natura medio. En bestoĝardeno vi neniam povos observi la naturan konduton de la bestoj. La flugiloj de la birdoj estas tranĉataj por ke ili ne povu flugi, la akvobestoj ne havas sufiĉe da spaco por vivi, kaj tiuj kiuj alkutimiĝis al grupa vivado kaj kompleksaj sociaj grupoj, estas tenataj en la plej strikta soleco, kaj kiel plej bone, ili povas vivi nur pare. Ĉiuj iliaj kutimaj agoj, kiaj ĉasi kaj reproduktiĝi, estas modifitaj kaj forigitaj. Ĉi bestoj pasigas sian tutan vivon limigitaj, senigitaj de intimeco kaj kun manko de stimuloj, ili evoluigas neŭrozan konduton kiun oni nomas “zookozo” aŭ “besta psikomalsano”. Klara simptomo de besta psikmalsano estas senhalta movado.
|