About: dbkwik:resource/lZTw4M_9Ag6h_hDCj-8w4A==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Rusa Esperanto-movado
rdfs:comment
  • En Rusio estas sufiĉe multe da E-kluboj kaj aktivaj esperantistoj, sed informado pri ili estas tre malbone organizita. Necesas fari tiel, ke ĉiu aktivulo kaj ĉiu E-klubo havu komputilon kaj regule sendadu informojn pri sia agado. Estus pli bone, se oni uzu ĉe tio nacian lingvon, por ke ĉiu eksterulo povu ĉerpi tie informojn pri E-movado. Tiu forumo estus loko, kie oni povu interŝanĝi ideojn, ricevi konkretan lingvan konsilon, debati pri estonteco de Esperanto ktp - nu.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • En Rusio estas sufiĉe multe da E-kluboj kaj aktivaj esperantistoj, sed informado pri ili estas tre malbone organizita. Necesas fari tiel, ke ĉiu aktivulo kaj ĉiu E-klubo havu komputilon kaj regule sendadu informojn pri sia agado. Estus pli bone, se oni uzu ĉe tio nacian lingvon, por ke ĉiu eksterulo povu ĉerpi tie informojn pri E-movado. Tiu forumo estus loko, kie oni povu interŝanĝi ideojn, ricevi konkretan lingvan konsilon, debati pri estonteco de Esperanto ktp - nu. Nun en Rusio okazas diversaj "trejnadoj de aktivuloj"; ili tre sukcese povus okazi en la reto, ili povus esti ĉiutagaj kaj por tio tute ne necesos ien veturi. Interreta forumo funkcius kiel chiutaga kongreso de rusiaj esperantistoj, kiel ilia ĉiutaga ĵurnalo kaj komuna organo. Tia forumo iĝus iom post iom unu el plej viglaj. Por rusoj ekzistas tre multe da retaj forumoj, kial ne krei ankoraŭ unu - por la plej nobla celo? Kiel oni organizas tion? Necesas kolekti iom da subtenantoj kaj poste organizi voĉdonadon. Kiom da voĉoj necesas? En ĉiu okazo, ĉe granda deziro oni povus solvi tiun pure teknikan taskon. Kaj dume, por priparoli tion kaj prepariĝi al tio, oni povus uzi dissendoliston. Rusiaj э-istoj povus eldoni kolorajn "Rusajn fabelojn" en du lingvoj. Ĝi estus furore vendata. Ekzistas multaj aliaj projektoj, kiujn Nikolai Grishin prezentis dum lastaj jaroj. Sed oni ne akceptas liajn proponojn, char la gvidantoj de rusia E-movado estas malkapablaj. Ilia agado estas nur organizi tendarojn por agrabla tempumado. UEA plej verŝajne malpliiĝos ĝis nivelo de REU kaj konsistos el kelkaj dekoj da maljunaj "ĉiamuloj". Ili plu kongresos kaj ion farados, sed tio restos absolute nekonata de la mondo. Alternativo estas tio, kion Grishin proponas: plena ŝanĝo de strategio. La reala situacio estas tia: "gvidantoj" de rusia E-movado eĉ ne imagas alian formon de E-movado ol organizi junularajn por-amuzajn tendarojn (kie ili mem ludas ĉefajn rolojn de reĝisoroj kaj aktoroj). Nature, seriozaj neesperantistoj - sciencistoj, pedagogoj, ĵurnalistoj kaj aliaj - ne povas ekinteresiĝi pri tiaj aranĝoj, kaj se ili ekinteresiĝas pri la problemo de internacia lingvo kaj konatiĝas kun reala agado de niaj esperantumantoj, ili senreviĝas pri Esperanto ĝenerale. Do, se la Eo-gejoj ne faros specialan publikan propagandon en Ruslando, ili probable ne devos timi persekutadon kaj punadon kaj la e-istoj trankvile povos okazigi siajn kongresojn, kun aŭ sen gejoj.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software