About: dbkwik:resource/llFwn4JxyDXomSAf_nfWTQ==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Stefano Keller
rdfs:comment
  • Stefano KELLER estas svisa esperantisto. Li junaĝe vivis kaj studadis en Hungario. Rezulte de siaj universitataj studoj en Budapeŝto li iĝis diplomita instruisto kaj psikopedagogo. Post kelkjara praktikado de sia profesio, li ekinteresiĝis pri pli larĝa aspekto de la homa evoluo kaj vivo: apud la sociaj influoj, li serĉis la efikon de la hereditaj trajtoj. Li ekstudis genetikon kaj fariĝis scienca kunlaboranto de D-ro Czeizel Endre en la Genetika Departemento de la Hungara Publikhigiena Instituto (OKI) en Budapeŝto. Pri siaj esploroj li publikigis artikolojn Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986/Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986 (hungare) [1] en Magyar Nõorvosok Lapja, kaj An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary,
dcterms:subject
dbkwik:esperanto/p...iPageUsesTemplate
abstract
  • Stefano KELLER estas svisa esperantisto. Li junaĝe vivis kaj studadis en Hungario. Rezulte de siaj universitataj studoj en Budapeŝto li iĝis diplomita instruisto kaj psikopedagogo. Post kelkjara praktikado de sia profesio, li ekinteresiĝis pri pli larĝa aspekto de la homa evoluo kaj vivo: apud la sociaj influoj, li serĉis la efikon de la hereditaj trajtoj. Li ekstudis genetikon kaj fariĝis scienca kunlaboranto de D-ro Czeizel Endre en la Genetika Departemento de la Hungara Publikhigiena Instituto (OKI) en Budapeŝto. Pri siaj esploroj li publikigis artikolojn Összenõtt ikrek Magyarországon 1970-1986/Kunkreskitaj ĝemeloj en Hungario 1970-1986 (hungare) [1] en Magyar Nõorvosok Lapja, kaj An Aetiological Evaluation of Increased Occurrence of Congenital Limb Reduction Abnormalities in Hungary, 1975–1978 [2] en International Journal of Epidemiology, kiel ĉef- kaj kunaŭtoro. La disvolviĝon kaj rezultojn de siaj genetikaj esplorlaboroj, post renkonto kun Julinjo kaj Ludoviko Farkas-Molnár, li prezentis dum prelegoj en la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo (BMEF) kies aktiva membro li estis: "Frekvenco, epidemiologio kaj etiologio de la kunkreskitaj ĝemeloj" kaj "Kompleksa epidemiologia esploro de la homa mutagenezo", 8-a Scienca Prelegserio de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, 1980 marto 5. Ekde la komenco de la 80-aj jaroj li vivas en Svislando kie li kompletigis siajn psikologiajn konojn en la Zurika Stiftung Szondi Institut, studante profundan psikologion, la psikanalizan skolon de sorto-analizado laŭ la metodo de Leopold Szondi.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software