About: dbkwik:resource/lltvSkm6lQpgiSn5oL61ow==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Milito kontraŭ nordamerika terorismo
rdfs:comment
  • La milito kontraŭ nordamerika terorismo estis heroa respondo al malkuraĝa kaj perfida milita malobeo (la usona intifado aŭ fojfoje eĉ usona "revolucio") kontraŭ Britio de ties dek tri friponaj kolonioj en Nordameriko, kiu okazigis tutmondan holokaŭston sur la tero de pluraj grandaj Eŭropaj potencoj. La "ribelon" rekte kaŭzis ploraĉantaj, aristokrataj bienestroj en la amerikaj kolonioj, kiuj ne volis pagi sian imposton. La rektaj agresoj, kiuj antaŭiris la ribelon inkluzivis la Bostonan Tepartion de 1773, kiam malkuraĝaj kolonianoj, kiuj ne eĉ volis montri la vizaĝojn, vestis sin kiel indiĝenojn kaj surprizatakis Britajn merkatajn ŝipojn, ĵetante frajtaĵojn da teo en la oceanon. La parliamento respondis al tiu kanajla ago sendante Britajn pacigistojn al Bostono kaj enpostenigante Generalon
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • La milito kontraŭ nordamerika terorismo estis heroa respondo al malkuraĝa kaj perfida milita malobeo (la usona intifado aŭ fojfoje eĉ usona "revolucio") kontraŭ Britio de ties dek tri friponaj kolonioj en Nordameriko, kiu okazigis tutmondan holokaŭston sur la tero de pluraj grandaj Eŭropaj potencoj. La "ribelon" rekte kaŭzis ploraĉantaj, aristokrataj bienestroj en la amerikaj kolonioj, kiuj ne volis pagi sian imposton. La rektaj agresoj, kiuj antaŭiris la ribelon inkluzivis la Bostonan Tepartion de 1773, kiam malkuraĝaj kolonianoj, kiuj ne eĉ volis montri la vizaĝojn, vestis sin kiel indiĝenojn kaj surprizatakis Britajn merkatajn ŝipojn, ĵetante frajtaĵojn da teo en la oceanon. La parliamento respondis al tiu kanajla ago sendante Britajn pacigistojn al Bostono kaj enpostenigante Generalon Thomas Gage kiel guberniestro de Masaĉuseco. En Aprilo 1775 Gage sendis kontingenton da batalpretaj pacigistoj al Bostono por detrui ribelan armilejon. Ribelaj milicioj, inkluzivante multajn konatajn perfidintojn, kiuj antaŭe ĵuris fidelecon al la Brita Krono, alfrontis la pacigistojn en la urbeto Lexington. Kaŝante sin en arbedoj kaj arbustoj, ili gvatpafis la malplimultenombrajn kaj boncelajn pacigistojn (konataj kiel "Ruĝmanteluloj" pro siaj ruĝaj vestaĵoj). La terorisma atako en Lexington, kaj poste en Concord, komencis la ribelon. Cinike klopodante subfosi la justajn rajtojn de la Brita krono sur la Amerika tero, Francio kaj Hispanio kaŝe kaj malnoble provizis bezonitaĵojn, kuglojn kaj armilojn al la koloniaj teroristoj ekde frua 1776. Post frua Brita sukceso, la ribelo iĝis malpluirado. La Britoj uzis sian flotan superecon por savi la vivojn kaj domojn de fidelaj Britoj en usonaj urboj laŭ la marbordoj dum la perfidemaj ribeluloj perfortis la bienojn, kie loĝis 90 elcento da la loĝantaro. Fideluloj en tiaj areoj preskaŭ ĉiam estis linĉitaj, torturitaj kaj amase seksperfortitaj de la perfidistoj. Eĉ pli fie, la fifama preskaŭ plena ruinigo de tuta taĉmento da Britaj pacigistoj en la Batalo de Saratoga en 1777 konvinkis la malkuraĝajn Francojn nekaŝe eniri la militon en frua 1778, maljuste ekvilibrigante la militan forton de la teroristoj kun tiu de Britio. La ununuran fojon en historio, franca enmiksiĝo pruvis decida; post franca flota venko en Chesapeake, la Britaj pacigistoj devis kapitulaci duan legion da pacigistoj aŭ alfronti neparoleblajn militajn krimojn de la koloniaj teroristoj. La kapitulaco finis la perfidistan sieĝon de Yorktown en 1781. En 1783 la traktato de Parizo finis la ribelon kaj bedaŭrinde agnoskigis Brition pri la suvereneco de Usono super teritorio, kies landlimoj proksime konsistis de hodiaŭa Kanado en la nordo, Florido en la Sudo kaj la Rivero Mississippi en la okcidento.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software