rdfs:comment
| - Estis foje sur tero malproksima, iu memstara, memfida princino, kiu en bela tago, sur la kampo verdanta apud la kastelo, sur bordo de kristalpura lago, meditante pri problemoj de medioprotektado ekvidis malbelan, verdan ranon. La rano saltis sur ŝian genuon kaj diris: -- Ho, mirinda damo, iam mi estis kavalira princo, ĝis oni min damnis. Se vi kisus min, mi denove estus bonaspekta, juna princo, kaj tiam karulino, ni povus geedziĝi, ekloĝi en via kastelo kune kun mia patrino. Vi povus kuiri kaj lavi por ni, eduki niajn infanojn, kaj pro tio vi povus esti eterne dankema kaj feliĉa!
|
abstract
| - Estis foje sur tero malproksima, iu memstara, memfida princino, kiu en bela tago, sur la kampo verdanta apud la kastelo, sur bordo de kristalpura lago, meditante pri problemoj de medioprotektado ekvidis malbelan, verdan ranon. La rano saltis sur ŝian genuon kaj diris: -- Ho, mirinda damo, iam mi estis kavalira princo, ĝis oni min damnis. Se vi kisus min, mi denove estus bonaspekta, juna princo, kaj tiam karulino, ni povus geedziĝi, ekloĝi en via kastelo kune kun mia patrino. Vi povus kuiri kaj lavi por ni, eduki niajn infanojn, kaj pro tio vi povus esti eterne dankema kaj feliĉa! Tiuvespere, dum la princino kiel malpezan vespermanĝon suĉadis bongustegan ranfemuron fajne stufitan en ceposauco kun blanka vino, kaŝe ridetante ŝi deklaris: tion mi pensas damnite alimaniere...
|