About: dbkwik:resource/m13tsWAUTBfEcZPze1lAJw==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Michael Cayley
rdfs:comment
  • thumb|right Michael CAYLEY, angla esperantisto kaj verkisto. Li naskiĝis en Londono en 1950. Dum sia kariero li laboris kiel ŝtatoficisto, precipe en la Departemento de Enlandaj Impostoj, kie li konsilis ministrojn pri impostaj aferoj kaj iĝis direktoro. Li nun loĝas en Hayling Island, Hampshire. En 1971 kaj 1973 aperis anglalingvaj poemaroj Moorings kaj The Spider's Touch. En 1972 li redaktis aron de poemoj de Richard Crashaw (17-a jarcento). Pluaj anglalingvaj poemoj aperis en literaturaj gazetoj, kaj li ankaŭ verkis artikolojn pri modernaj eŭropaj poetoj kaj pri genealogio.
dcterms:subject
abstract
  • thumb|right Michael CAYLEY, angla esperantisto kaj verkisto. Li naskiĝis en Londono en 1950. Dum sia kariero li laboris kiel ŝtatoficisto, precipe en la Departemento de Enlandaj Impostoj, kie li konsilis ministrojn pri impostaj aferoj kaj iĝis direktoro. Li nun loĝas en Hayling Island, Hampshire. En 1971 kaj 1973 aperis anglalingvaj poemaroj Moorings kaj The Spider's Touch. En 1972 li redaktis aron de poemoj de Richard Crashaw (17-a jarcento). Pluaj anglalingvaj poemoj aperis en literaturaj gazetoj, kaj li ankaŭ verkis artikolojn pri modernaj eŭropaj poetoj kaj pri genealogio. Li kontribuis recenzojn kaj novelojn al La Brita Esperantisto, kaj poemojn al BA1 kaj BA3. Ene de Novembro 2006 li verkis esperantan romanon responde al internacia interreta defio. En 2007 li gajnis la duan premion en la poezia branĉo de la belartaj konkursoj de la UEA. Li kunlaboris kun Renato Corsetti kaj Gerrit Berveling pri la redakto de La Trezoro, antologio (kreata de Husejn Al-Amily) de arabaj proverboj kaj tradiciaj arabaj anekdotoj. La libron eldonis la Araba Komisiono de la UEA en 2008. Li estas aktiva vikipediisto, aparte pri la literaturo kaj la historio.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software