thumb|200px|right KEEU estas la Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio. La 6-a okazis en aŭgusto de 2004 en Bilbao, Hispanio. Partoprenis ĝin 284 Esperantistoj el 24 landoj. La rezolucio de Bilbao interalie invitas EU-parlamentanojn establi interpartian grupon pri lingva egalrajteco. Okazis pluraj prelegoj, kulturaj programoj kaj ekskursoj. En la inaŭguro festprelegis pri la temo "Eŭropa Unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo" Michael Cwik el Belgio. Aliaj prelegoj temis pri Historio de la vaska laborista movado (A. del Barrio), Vidpunktoj pri Eŭropa Unio el neunia lando (A. Nikolaeva); Juraj aspektoj pri la pligrandigo de Eŭropa Unio (Rafaela Urueña); Kian Eŭropon ni volas aŭ bezonas (Michael Cwik).
thumb|200px|right KEEU estas la Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio. La 6-a okazis en aŭgusto de 2004 en Bilbao, Hispanio. Partoprenis ĝin 284 Esperantistoj el 24 landoj. La rezolucio de Bilbao interalie invitas EU-parlamentanojn establi interpartian grupon pri lingva egalrajteco. Okazis pluraj prelegoj, kulturaj programoj kaj ekskursoj. En la inaŭguro festprelegis pri la temo "Eŭropa Unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo" Michael Cwik el Belgio. Aliaj prelegoj temis pri Historio de la vaska laborista movado (A. del Barrio), Vidpunktoj pri Eŭropa Unio el neunia lando (A. Nikolaeva); Juraj aspektoj pri la pligrandigo de Eŭropa Unio (Rafaela Urueña); Kian Eŭropon ni volas aŭ bezonas (Michael Cwik). La 7-a okazis en julio/aŭgusto de 2007 en Maribor, Slovenio. Partoprenis ĉ. 256 Esperantistoj, inkluzive de 2 Esperantistaj membroj de Eŭropa parlamento (Margareta Handzlik de Pollando kaj Ljudmila Novak de Slovenio). Unuan fojon la kongreso havis nelingvan temon: Akvo.