abstract
| - Kelkaj mallongigoj estas uzataj en LFN. Oni ne skribas ilin kun punktoj. Oni mallongigas plurajn oftajn vortojn aŭ vortgrupojn. Oni ne majuskligas ilin, krom komence de frazo:
* acc (ance conoseda como) – ankaŭ konata kiel
* aec (ante la eda comun) – aKE (antaŭ la komuna erao), a.K. (antaŭ Kristo)
* dr (dotor) – d-ro (doktoro: kiel parto de ies nomo)
* ec (de la eda comun) – KE (komuna erao) / p.K. (post Kristo)
* etc (e tal cosas, e tal continuante) – ktp (kaj tiel plu)
* lfn – LFN (Lingua Franca Nova)
* n (numero) – n-ro (numero)
* nb (nota bon) – NB (notu bone)
* ovn (ojeto volante nonidentifiada) – nifo (neidentigita fluganta objekto)
* p (paje, pajes) – p (paĝo, paĝoj)
* pe (per esemplo) – ekz. (ekzemple)
* pf (per favore) – bv (bonvolu)
* ps (pos scrive) – PS (postskribo)
* sr (senior) – s-ro (sinjoro: kiel parto de ies nomo)
* sra (seniora) – s-ino, f-ino (sinjorino, fraŭlino: kiel parto de ies nomo)
* tv (televisa, televisador) – TV (televido, televidilo)
* v (vide) – v. (vidu: por enkonduki referencon al alia teksto) LFN retenas ankaŭ kelkajn alilingvajn mallongigojn, kiuj internacie rekoneblas, inkluzive de la normaj mallongigoj por la metraj unuoj:
* cd (disco compata) – KD (kompakta disko)
* pc (computador personal) – PK (persona komputilo)
* cm (sentimetre) – cm (centimetro)
* km (cilometre) – km (kilometro)
* mg (miligram) – mg (miligramo)
* μm (micrometre) – μm (mikrometro)
* MB (megabait) – MB (megabitoko) La mallongaj formoj de propraj nomoj uzas majusklojn. Sed oni ne inkluzivas en la mallongigo malgravajn vortojn kiel la kaj de – kiuj estas minusklaj en la plena formo de la nomo. Tiajn nomojn oni ofte enkondukas per la, eĉ kiam mallongigitaj:
* la NU (Nasiones Unida) – la UN (Unuiĝintaj Nacioj)
* la RU (Rena Unida) – the Unuiĝinta Reĝlando
* la SUA (Statos Unida de America) – Usono (la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) Oni plej bone konas kelkajn propraj nomojn internacie kiel netradukitajn mallongigojn, kaj ĉi tiujn LFN retenas:
* IBM – IBM (International Business Machines Corporation)
* KGB – KGB (Комитет государственной безопасности, Komitato por Ŝtata Sekureco)
|