rdfs:comment
| - Emil Pfeffer (pfefer) (naskiĝis la 16-an de decembro 1891 en Krakovo, tiam Aŭstrio-Hungario, patro Adolfo, patrino Luiza Disraeli - mortis la 20-an de novembro 1965 en Montevideo, Urugvajo) estis doktoro jura kaj absolvinto de filozofiaj fakultatoj (historio, geografio, lingvistiko). Li poligis „Die Weltsprachenfrage und Esperanto“ de Wilhelm Ostwald. De 1925 li aperigadis sisteman serion de (ĝis 1935) 9 diversaj lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj en la viena „Tagblatt-Biblioteko“, suma disvastiĝo ĝis 1935 proks. 100.000 ekzempleroj.
|
abstract
| - Emil Pfeffer (pfefer) (naskiĝis la 16-an de decembro 1891 en Krakovo, tiam Aŭstrio-Hungario, patro Adolfo, patrino Luiza Disraeli - mortis la 20-an de novembro 1965 en Montevideo, Urugvajo) estis doktoro jura kaj absolvinto de filozofiaj fakultatoj (historio, geografio, lingvistiko). Esperantisto de la unua junaĝo. Ankoraŭ 17-jara li esperantigis el la latina Amoro kaj Psiĥe de Apuleo. Poste aperis de li en libroformo Kvin prelegoj pri bakterioj de prof. Bujwid; Ekonomio socia de Marchlewski, Esperanto en 10 lecionoj por poloj (laŭ Théophile Cart), Esperanta-Pola Konversacio. Tre grava estas lia esperantigo de Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko de Eugen Wüster. Li poligis „Die Weltsprachenfrage und Esperanto“ de Wilhelm Ostwald. De 1925 li aperigadis sisteman serion de (ĝis 1935) 9 diversaj lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj en la viena „Tagblatt-Biblioteko“, suma disvastiĝo ĝis 1935 proks. 100.000 ekzempleroj. Li redaktis: „Kongresa Bulteno“, Krakovo, 1912 (kun Leopold Kronenberg), „Kongresa Bulteno“, Wien, 1924 „La Esperantisto“, 1919-20, „Weltsprache“ 1930-31. Kelkdek artikoloj literaturaj kaj prilingvaj, poeziaĵoj, dissemitaj en la Esperanta gazetaro. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto. En la tempo de ĝia apero (1935) li estis vicprezidanto de Aŭstria Esperanto-Asocio. En 1938 li elmigris al Urugvajo, kie li post la milito helpis revigligi la lokan movadon (p. 486 en Esperanto en perspektivo).
|