abstract
| - 300px|right Neciklopedia komunumo klopodas kaj klopodu la establiĝon de iu Neciklopedia dialekto. Tiucele, en Neciklopedio ni ne sekvas kaj ne sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) (prefere plej) ĝenerale kutiman kaj akceptatan en la ekster-neciklopedia Esperantujo. Pli precize ni ne sekvas kaj ne sekvu la sciencan kaj fakan, laŭeble malformalan lingvan stilon de ĉiuj, kiuj malbone scipovas Esperanton (ni ja sekvu ofte faratajn erarojn, kaj uzu malprestiĝajn formojn). Pli konkrete tio signifas:
* Gramatiko — Oni ne uzu la Esperantan gramatikon tiel, kiel ĝi kutime estas uzata kaj akceptata. (Do ekzemple, uzu riismon, naismon kaj francan akuzativon.)
* Vortprovizo — La Universala Vortaro kun la oficialaj aldonoj unuflanke kaj PV kaj PIV (1970) aliflanke bone raportas tion, kiuj vortoj estas eviteblaj. Por ĝisdatigite moderna evitebla vortprovizo funkcias NPIV kaj ReVo. Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni uzu senbezonan uzon de la malordinara.
* Ortografio — Oni ĝenerale ne uzu kutiman ortografion. (Do ekzemple, uzu egzismon, ĉiam-minusklismon, h-sistemon kaj aliajn supersigno-sistemojn. Tamen ĉia literumo aprobita aŭ tolerata de la Akademio, aŭ raportita de iu PIV estu tolerata en Neciklopedio. Tiu ĉi principo helpu al ni krei kverelojn pri tio, kiun vorton aŭ lingvaĵon ni preferu en certa situacio.
|