Historio de Rusio estas freneza afero. La Rusio de la caroj, ukazoj kaj knutoj neniam mortis, ĝi nur ŝangis siajn vizaĝojn, de Aleksandro la Tria tra Stalino kaj Jelcino ĝis Putin... Ruslando havis dufoje la okazon kaj ŝancon fariĝi “normala“ lando: En la periodo de 1905-17 kaj precipe inter la februara kaj oktobra revolucio en 1917, kaj en la 1980/90aj jaroj sub Gorbaĉov kaj Jelcyn. Ambaŭfoje la okazo estis maltrafita. Lige kun tio en Ruslando estis faritaj du historiaj eraroj: La enkonduko de la komunismo en 1917 kaj la abolo de la komunismo en 1991. Tio sonas paradokse, sed estas tiel. Kial: En ambaŭ kazoj la rusa popolo ne estis matura por tiuj transformoj, kiuj trafis ilin nepreparite kiel ŝokon.