About: dbkwik:resource/p1ILNZ6_8mRUPG6a2Wqq1A==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Vortform-riĉeco
rdfs:comment
  • Vortform-riĉeco. Morfologia sistemo de esperanto faciligas esprimon de la plej delikataj senc-nuancoj. Ekz. de radiko bov oni povas derivi bovo, virbovo, bovino, bovido, virbovido, bovidino, bovaro, bovejo, bovisto, bovaĵo, bovidaĵo, ktp. En angla lingvo oni devas uzi tute diversradikajn vortojn ox, bull, cow, calf, steer, heifa, herd (of cattle) byre, herdsman, beef, veal, bovine, ktp. Oni prave asertas, ke en ĉiu lingvo plej riĉe estas evoluintaj tiuj fakoj, kiuj estas plej proksimaj al ordinara ĉiutaga mastrumado kaj ekonomio de la popolo uzanta tiun lingvon.
dcterms:subject
abstract
  • Vortform-riĉeco. Morfologia sistemo de esperanto faciligas esprimon de la plej delikataj senc-nuancoj. Ekz. de radiko bov oni povas derivi bovo, virbovo, bovino, bovido, virbovido, bovidino, bovaro, bovejo, bovisto, bovaĵo, bovidaĵo, ktp. En angla lingvo oni devas uzi tute diversradikajn vortojn ox, bull, cow, calf, steer, heifa, herd (of cattle) byre, herdsman, beef, veal, bovine, ktp. Oni prave asertas, ke en ĉiu lingvo plej riĉe estas evoluintaj tiuj fakoj, kiuj estas plej proksimaj al ordinara ĉiutaga mastrumado kaj ekonomio de la popolo uzanta tiun lingvon. Tiel ekzemple en somala lingvo estas tre vaste ellaborita terminaro rilate la kamelon - ĉefan mastrumobjekton de somali-popolo. S. Marin en artikolo „Mortpezo kaj efikeco“ citas tutan serion da tiusencaj somali-vortoj, kiuj trovas nur 2-3 respondecajn vortojn en la riĉaj franca kaj angla lingvoj. En E ekzistas tamen ĉiuj necesaj leksikologiaj kaj gramatikaj rimedoj por esprimi ĉiujn ĉi ideojn - ĝis tiom subtilajn, kiel virkamelido, kamelidineto, fruktigokamelo, buĉokamelino, kamelareto, ktp. Do tiu eco de E montras, ke ĝi pli ol iu natura lingvo kontentigas la int. bezonojn laŭ sia esprimpovo, ke ĝi povas kontentigi tiurilate bezonojn de kiu ajn nacia lingvo. Novaj vortoj povas esti derivataj kaj uzataj laŭ bezono; kaj samtempe la ĝenerala vortaro de E ne fariĝas pro tio tro ampleksa, ĉar novaj vortoj estas kreataj el la kombinoj de vortoj-radikoj simplaj, elementaj. DREZEN, Skizoj, p: 33-35.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software