About: dbkwik:resource/pCNtHwCBfZCSa17xuzwlqQ==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Rebato-Servo
rdfs:comment
  • Rebato-Servo celas organizi leterkampanjojn kontraŭ misinformaj gazetaraj artikoloj. Jam de jardekoj SAT-Amikaro disponas Rebato-servon. BEJO en Brazilo organizis sian rebato-servon kiu funkciis dum kelka tempo. Ĝi havas la celon rebati artikolojn aŭ dirojn misinformajn pri Esperanto. La rolo de la koncerna servo multe evoluis kaj etendiĝis. Informadiko kaj la eblo fotokopii multege helpas. Nun aldoniĝas telekopiado. Antaŭe estis ja malfacile fari plurajn kopiojn de letero, kaj rekopii la rebatotan tekston. Nur estas tute facile kaj ne tro multekoste fari dekojn da fotokopioj, kies kvalito ofte egalas (kaj eĉ kelkfoje superas) tiun de originalo.
dcterms:subject
abstract
  • Rebato-Servo celas organizi leterkampanjojn kontraŭ misinformaj gazetaraj artikoloj. Jam de jardekoj SAT-Amikaro disponas Rebato-servon. BEJO en Brazilo organizis sian rebato-servon kiu funkciis dum kelka tempo. Ĝi havas la celon rebati artikolojn aŭ dirojn misinformajn pri Esperanto. La rolo de la koncerna servo multe evoluis kaj etendiĝis. Informadiko kaj la eblo fotokopii multege helpas. Nun aldoniĝas telekopiado. Antaŭe estis ja malfacile fari plurajn kopiojn de letero, kaj rekopii la rebatotan tekston. Nur estas tute facile kaj ne tro multekoste fari dekojn da fotokopioj, kies kvalito ofte egalas (kaj eĉ kelkfoje superas) tiun de originalo. La nomo "Rebato-Servo" fakte ne vere spegulas sian rolon. Granda parto de ĝia aktiveco konsistas el rebatoj, t.e. kontraŭstaroj al atakoj kontraŭ esperanto, aŭ misprezentoj. Sed pli kaj pli ĝi kombiniĝas ankaŭ kun la rolo de la Informo-Servo por sendo de leteroj kun dokumentaro al personoj parolintaj aŭ skribintaj pri esperanto, eĉ se favore. Al ĉiuj tiuj lastaj povas respondi aktivulo, kiu sufiĉe bone regas sian nacian lingvon, kaj scias esperanton. Oni tiam skribu per tono kuraĝiga, instiganta al scivolo. Oni havu sufiĉe bonan pedagogian kaj psikologian sentojn por igi la aŭtoron pensi, ke li aŭ ŝi mem povas malkovri ion interesan, kaj siavice malkovri ion valoran al la aliaj. Oni evitu humiligan reagon, escepte se temas pri aroga kaj evidenta intenco malutili al esperanto fare de la skribinto aŭ parolinto.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software