| rdfs:comment
| - OkSEJT (Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro, antaŭe Okcidenta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) estas aranĝo kreskinta el SEJT. Ĝi estis organizita de SEJM kaj poste de Rusia Esperantista Junulara Movado en la eŭropa parto de Rusio. En 2004, la jaro de rusia IJK, OkSEJT okazis inter la 5-a kaj 10-a de julio (tuj antaŭ IJK) en la bazejo "Berjozka" apud la urbo Kovrov, regiono de Vladimir. Entute registriĝis 57 personoj, el kiuj 6 estis eksterrusianoj (2 kroatoj, germanino, italo, kazaĥianino kaj belarusiano).
|
| abstract
| - OkSEJT (Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro, antaŭe Okcidenta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) estas aranĝo kreskinta el SEJT. Ĝi estis organizita de SEJM kaj poste de Rusia Esperantista Junulara Movado en la eŭropa parto de Rusio. Ekde la jaro 2003 OkSEJT estis strikte instrua tendaro kun malpli da distraj programeroj, sed ekde 2005 la kerna ideo de la aranĝo estas ie en la mezo inter la du ekstremoj: instrua kaj amuza. En 2007 la aranĝo ne okazis unuafoje dum sia longa historio. Eblas supozi, ke ĝi ne plu ekzistos kiel aparta evento, — ĝin anstataŭos junulara programo dum la ĉefa somera Esperanto-renkontiĝo en Rusio (Rusiaj Esperanto-Tagoj). En 2004, la jaro de rusia IJK, OkSEJT okazis inter la 5-a kaj 10-a de julio (tuj antaŭ IJK) en la bazejo "Berjozka" apud la urbo Kovrov, regiono de Vladimir. Entute registriĝis 57 personoj, el kiuj 6 estis eksterrusianoj (2 kroatoj, germanino, italo, kazaĥianino kaj belarusiano). En 2005 OkSEJT okazis en Ĉuvaŝio kaj tiam ĝi denove ŝanĝis siajn prioritatojn: en 2005 kaj 2006 OkSEJT estas ne nur instrua, sed "pli luda, teama". En 2006 la temo de OkSEJT estis "Vivu kolore!", ĉiu tago de la aranĝo havis sian koloron (ruĝa tago, oranĝkolora tago ktp.).
|