rdfs:comment
| - Testamento de Silvio Rodríguez: Rabo de nube.
- Maljunulo avarega, senamika, senfamilia, tutsola, sentas ke baldaŭ venos la fino. Sed ĵus antaŭ sia morto, li alvokas sian advokaton, sian kuraciston, kaj sian pastron. Li prenas de sub la lito malnovan ŝuskatolon, kaj elprenas stakegon da monbiletoj. Li donas al la alvokitoj po 10.000 eurojn:
|
abstract
| - Testamento de Silvio Rodríguez: Rabo de nube.
- Maljunulo avarega, senamika, senfamilia, tutsola, sentas ke baldaŭ venos la fino. Sed ĵus antaŭ sia morto, li alvokas sian advokaton, sian kuraciston, kaj sian pastron. Li prenas de sub la lito malnovan ŝuskatolon, kaj elprenas stakegon da monbiletoj. Li donas al la alvokitoj po 10.000 eurojn: - Tiun ĉi monon, - li diras, - vi devos meti en mian ĉerkon, por entombigi ĝin kun mi. Kelkajn tagojn poste la maljunulo efektive mortas. Post la entombigo, la tri homoj diskutas. La pastro konfesas: - Vi ĉiuj scias, ke la preĝejo bezonas novan sonorilon jam dum multaj jaroj. Tial mi permesis al mi forpreni 3.000 eŭrojn por la bono de la komunumo. Kaj do mi metis nur 7.000 eŭrojn en la ĉerkon. - Vi ĉiuj scias, - diras la kuracisto, - ke mi dum multaj jaroj okupiĝas pri esplorado kontraŭ kancero. Tial mi permesis al mi forpreni 7.000 eurojn por la bono de la homaro. Kaj do mi metis nur 3.000 eŭrojn en la ĉerkon. - Mi estas skandaligita, - la advokato kulpigas. - Kiel vi povus esti tiom malhonestaj? Ni havis sanktan devon plenumi la lastan deziron de la maljunulo - tial mi metis ĉekon je 10.000 eŭroj en la ĉerkon.
|