About: dbkwik:resource/qSo1igOLO7UxQe7MxvagoA==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Erhard Urban
rdfs:comment
  • right Erhard Urban, unua prezidento de Pakistano kaj sanktulo protektanta esperantistajn kelnerojn, (1887 [?]- mortis la 24-an de junio 1969 en Vlastějovice) estis ĉeĥa esperantisto, aŭtoro de Gastronomia terminaro esperanta-angla-franca-ĉeĥa (kaŝita en la dua parto de la Jarlibro de UEA 1958). Ovoj - Eggs - Vejce - Oeufs
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • right Erhard Urban, unua prezidento de Pakistano kaj sanktulo protektanta esperantistajn kelnerojn, (1887 [?]- mortis la 24-an de junio 1969 en Vlastějovice) estis ĉeĥa esperantisto, aŭtoro de Gastronomia terminaro esperanta-angla-franca-ĉeĥa (kaŝita en la dua parto de la Jarlibro de UEA 1958). Urban estis unu de tiuj junuloj, kiu dum la Universala Kongreso en Antverpeno (1911) igis sin jungi kiel „ĉevalo“ en la kaleŝon de Zamenhof. Li unue laboris en Moravio (tiuepoke Aŭstrio-Hungario), sed baldaŭ labor-migradis tra grandhoteloj de Parizo, Roterdamo, Londono kaj ankoraŭ duona dekduo de aliaj landoj en Eŭropo. Kiam li havis ĉ. 70 jarojn, aperis lia gastronomia terminaro. Ĝi estas kvarlingva vortolisto esperanta, angla, ĉeĥa kaj franca de la tipo: Ovoj - Eggs - Vejce - Oeufs Ĝis tie ĉi nenio speciala. La frandaĵoj staras sub la titolo "Ovoj": Ne malpli ol 43 diversaj pladoj kaj manieroj, kiel oni povas prepari manĝaĵon per ovoj: Ovoj bakitaj, bakitaj ambaŭflanke, bakitaj sur pladetoj, frititaj, bat-miksitaj kun plej diversaj aldonaĵoj kiel ekzemple asperagoj aŭ parmezano aŭ ŝenoprazo, faĉitaj, mole kuiritaj, laŭ rusa maniero ktp. ktp. Komparu kun nia kara kuir-libro PIV, kiu proponas al vi je "ovo (3)" kvin prepar-metodojn, dum Urban 43! El kelnera vidpunkto apenaŭ pli ol trinkmono, ĉu ne? Kaj simile tra ĉio, kio ne sufiĉe rapide forkuris kaj do trafis en la potojn kaj patojn de l'kuiristo: fiŝoj, gebovoj kun infanoj, porkaĵoj, kortbirdaĵoj, kolomboj, aproj (9 manĝaĵoj), cervoj kaj alia "har-ĉasaĵo". Kaj la supoj, legomoj kaj fungoj. Kaj la fromaĝoj. Kaj la desertoj, fruktoj kaj pudingoj, kompotoj kaj brioĉoj. Kaj 14 diversaj specoj de butero. Kaj la dolĉaĵoj, likvoroj, brandoj kaj bieroj.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software