abstract
| - Henri VATRÉ (naskiĝis en 1908; mortis la 15-an de decembro 1998 en Le Lignon apud Ĝenevo) estis svisa esperantisto. Vatré laboris en 1933-1934 du jarojn en Budapeŝto ĉe la eldonejo Literatura Mondo. Inter 1959 kaj 1962 liaj recenzoj, poemoj kaj rememoroj aperadis en Nica Literatura Revuo; eĉ novelo, La kimra biblio (kiun Kalocsay tradukis en la hungaran). Por Stafeto li kuntradukis (1958) La floroj de l' malbono de Baudelaire kaj verkis, pseŭdonime kiel Henri Beaupierre, la pastiĉaron Specimene (1962), kies stilparodioj pri kvardeko (!) da Esperanto-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj. Liaj postaj verkoj aperis plejparte ĉe Iltis, i.a. Neologisma glosaro (4 eldonoj ekde 1983), tradukoj el la romanoj Nokta flugo (1983) kaj Tero de la homoj (1985) de Saint-Exupéry, Vort-statistikaj esploroj (1986) kaj la poemaro Disaj gutoj (1989). Por UEA li redaktis kun Reto Rossetti duvoluman antologiegon de la Esperanta novelarto, Trezoro (1989). Kun karakteriza modesto, Vatré akceptis provlegi kaj prikonsili multajn Esperanto-eldonaĵojn, de Stafeto kaj aliaj. Li i.a. indeksis la aŭtoritatan konsultverkon Esperanto en perspektivo (1974), la literaturajn periodaĵojn Norda Prismo, Nica Literatura Revuo kaj Iltis-Forumo. Diversloke li publikigis zorgajn vort-statistikajn esplorojn tra la verkoj de dekoj da Esperanto-aŭtoroj. Ĉion ĉi li skrupule plenumadis malgraŭ pli kaj pli regresa vidpovo. Laŭ omaĝa frazo de Juan Régulo Pérez, Henri Vatré "ade mallumigis siajn okulojn por heligi la Esperantan literaturon al nunaj kaj venontaj generacioj".
|