Jean Forge (verkista nomo de Jan FETHKE) naskiĝis la 26-an de februaro 1903 en Oppeln, tiama Germanio, kaj mortis 16-an de decembro 1980 en Berlino. Li estis polo kaj laboris kiel filmreĝisoro en Berlin (ĉe UFA, kun Fritz Lang) kaj kiel aŭtoro de sukcesaj verkoj. Jan Fethke esperantiĝis en 1919, kiel unu el pluraj Esperante aktivaj Fethke. Lia unua romano en la germana lingvo aperis kiam li estis nur 18-jara . Post la gimnaziaj studoj kelkan tempon li kunredaktis Esperanto Triumfonta. Komence de 1932 li gvidis sukcesajn Cseh-kursojn en Svedio.
Jean Forge (verkista nomo de Jan FETHKE) naskiĝis la 26-an de februaro 1903 en Oppeln, tiama Germanio, kaj mortis 16-an de decembro 1980 en Berlino. Li estis polo kaj laboris kiel filmreĝisoro en Berlin (ĉe UFA, kun Fritz Lang) kaj kiel aŭtoro de sukcesaj verkoj. Jan Fethke esperantiĝis en 1919, kiel unu el pluraj Esperante aktivaj Fethke. Lia unua romano en la germana lingvo aperis kiam li estis nur 18-jara . Post la gimnaziaj studoj kelkan tempon li kunredaktis Esperanto Triumfonta. Komence de 1932 li gvidis sukcesajn Cseh-kursojn en Svedio. Li estis eltrovema, temriĉa kaj sprita reprezentanto de ĝuinda amuzliteraturo kun kapablo de psikologia observemo kaj preciza kono de la efektoj. Liaj plej gravaj Esperantaj verkoj estas Abismoj kaj Mr. Tot aĉetas mil okulojn, kiuj tradukiĝis en kelkajn lingvojn. Sur Mr. Tot aĉetas mil okulojn baziĝas la lasta filmo de Fritz Lang, La mil okuloj de D-ro Mabuse. De 1928 aperis liaj filmoj, inter ili la plej sukcesaj: Transe de la strato kaj Vojaĝo de Panjo Krause en feliĉon. Li ankaŭ reĝisoris Esperantan filmon: Morgaŭ komenciĝos la vivo. Kunlaboranto de "Literatura Mondo" kaj multaj aliaj gazetoj.