About: dbkwik:resource/sLTK40xKKWXq79awrTSRcg==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Ĵaŭda Rondo
rdfs:comment
  • Fama Esperanto-kunveno ĉe la familio Tautorat en Berlino, kies loĝejo samtempe funkciis kiel Esperanto-centro de Berlino, kun E-biblioteko kaj -arkivo "Espoteko". La kunveno estis fondinta en 1977 de Hermann D. Tautorat komence kiel "Merkreda Rondo", poste kiel "Ĵaŭda Studrondo" kaj fine kiel simple "Ĵaŭda Rondo". Estante unu el la plej famaj regulaj renkontiĝoj, la kunvenoj okazis preskaŭ seninterrompe dum 28 jaroj, ĝis 30a de Junio 2005 (fina kunveno). Poste pro la translokiĝo de familio Tautorat la rondo ĉesis ekzisti, ankaŭ tiu Esperanto-centro ne plu ekzistas (dum kelkaj jaroj Berlino havis du, post translokiĝo de Esperanto-centro Paderborno al Berlino).
dcterms:subject
abstract
  • Fama Esperanto-kunveno ĉe la familio Tautorat en Berlino, kies loĝejo samtempe funkciis kiel Esperanto-centro de Berlino, kun E-biblioteko kaj -arkivo "Espoteko". La kunveno estis fondinta en 1977 de Hermann D. Tautorat komence kiel "Merkreda Rondo", poste kiel "Ĵaŭda Studrondo" kaj fine kiel simple "Ĵaŭda Rondo". Estante unu el la plej famaj regulaj renkontiĝoj, la kunvenoj okazis preskaŭ seninterrompe dum 28 jaroj, ĝis 30a de Junio 2005 (fina kunveno). Poste pro la translokiĝo de familio Tautorat la rondo ĉesis ekzisti, ankaŭ tiu Esperanto-centro ne plu ekzistas (dum kelkaj jaroj Berlino havis du, post translokiĝo de Esperanto-centro Paderborno al Berlino). La Ĵaŭda Rondo principe ĉiuĵaŭde okazis - la ununura escepto okazis se la ĵaŭdo estis "sankta vespero" (24-a de decembro, festo je Kristnasko). En la jaro 2004 eĉ okazis 53 Ĵaŭdaj Rondoj, stranga kalendara fenomeno. Dum la 28 jaroj granda amaso da privataj vizitantoj, artistoj, intelektuloj, vojaĝantoj, ĵurnalistoj ktp. vizitis Ĵaudan Rondon. Dum nelonga tempo (4-foje) Ĵaŭda Rondo kunvenis en Germana Esperanta Kultura Centro ĉe sinjoro Johan Pachter. Post incendio en la centro, dum kiu la tegmento plene forbrulis kaj la resta parto de la domo estis damaĝita pro akvo, la kunveno nun portempe (ĝis proksimume Feb, 2005) okazis en la nova oficejo de BerO en la adreso Salzwederstr. 4, Berlin. Momente tiu renkontiĝo ne plu okazas kaj nenio estas konata pri ties estonteco. Post la sukcesa riparo de la domo, la Ĵaŭda Rondo revenis al la Germana Esperanta Kultura Centro kaj regule kunvenas.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software