rdfs:comment
| - Historio de Ido estas vere aĉa kaj naŭze fia. Kial aperis Ido? Ne estus ĝuste supozi, ke la naskiĝon de Ido kaŭzis malkontento pri iuj konkretaj gramatikeroj de Esperanto. La aŭtoro de Ido, Louis de Beaufront, estis en la komencaj 20 jaroj (1888-1908) tre aktiva esperantisto; li estis aŭtoro de pluraj lernolibroj de Esperanto kaj en 1894 li estis kontraŭ reformoj en Esperanto. Kial do en 1908 Beaufront "subite" tiel ekbezonis reformojn, ke li eĉ proponis novan lingvon, dezirante detrui E-movadon? La kaŭzo estis tio, ke Beaufront estis senkora raciulo, t.e. tipa simonoido. Lin tute kontentigis Esperanto kiel lingvo, sed li volis, ke Esperanto restu nur lingvo kaj nenio pli. La agado de Zamenhof (kora raciulo) pli kaj pli malplaĉis al li. Beaufront pensis: "Nia Majstro freneziĝas. Li volas l
|
abstract
| - Historio de Ido estas vere aĉa kaj naŭze fia. Kial aperis Ido? Ne estus ĝuste supozi, ke la naskiĝon de Ido kaŭzis malkontento pri iuj konkretaj gramatikeroj de Esperanto. La aŭtoro de Ido, Louis de Beaufront, estis en la komencaj 20 jaroj (1888-1908) tre aktiva esperantisto; li estis aŭtoro de pluraj lernolibroj de Esperanto kaj en 1894 li estis kontraŭ reformoj en Esperanto. Kial do en 1908 Beaufront "subite" tiel ekbezonis reformojn, ke li eĉ proponis novan lingvon, dezirante detrui E-movadon? La kaŭzo estis tio, ke Beaufront estis senkora raciulo, t.e. tipa simonoido. Lin tute kontentigis Esperanto kiel lingvo, sed li volis, ke Esperanto restu nur lingvo kaj nenio pli. La agado de Zamenhof (kora raciulo) pli kaj pli malplaĉis al li. Beaufront pensis: "Nia Majstro freneziĝas. Li volas ligi Esperanton, kiu estas ne pli ol instrumento por internacia komunikado, kun iu stranga filozofio, neakceptebla por ĉiuj seriozaj homoj. Eĉ pli, Zamenhof volas iniciati ian novan religion, kio plene ruinigos kaj por ĉiam ridindigos la tutan aferon de internacia lingvo. Mi devas ĉesigi tion, proponinte alian lingvon, kiu estos NUR lingvo kaj ne iu aldonaĵo al idealisma deliro". Jen chefa kaŭzo de Ido-skismo, sed tute ne "-oj", "kaj" ktp. Post la apero de Ido al ĝi transiris multe da senkoraj raciuloj; koraj raciuloj kaj koraj senraciuloj restis fidelaj al Esperanto. Pluaj eventoj pruvis pravecon de Zamenhof. La "Interna ideo" estis garantio de solidareco kaj unueco de esperantistoj, dum Ido, ne havante ian idean kernon, ofte estis skuata de skismoj kaj ĝis nun apenaŭ vegetas. En nia tempo "senkoraj raciuloj" ne plu ligas siajn esperojn kun Ido, kiu estis kreita speciale por tiaj kiel ili. Ili denove partoprenas E-movadon, sed ilia celo nun estas ignori la "Internan Ideon". Fakte ili estas ne zamenhofanoj, sed beaufrontanoj. Perfekta solvo estus, se ili agadus en Ido-movado; kaj aliflanke, ke koraj idistoj transiru al Esperanto. Tian solvon diktas respekto al Zamenhof, ĉar Esperanto estas frukto ne nur de lia genia racio, sed ankaŭ de lia sankta koro. E-lingvaj simonoidoj ĉiutage perfidas Zamenhofon. Tamen, ili ne deziras transiri al Ido, ĉar ili bonege konscias, ke konstrui ion pozitivan ili ne kapablas; ili kapablas nur paraziti sur Esperanto, semante en ĝi kverelojn kaj bremsante ĝian progreson... 300px|right
|